Pio la 5-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Antonio Michele Ghislieri naskiĝis en Bosco Marengo en provinco de Alessandria (Piemonto) la 17-an de januaro de 1504, estis elektita papo (la 223-a) la 7-an de januaro de 1566 sub la nomo Pio la 5-a, kaj mortis en Romo la 1-an de majo de 1572.

Lia familio estis nobela sed malriĉa. Li fariĝis dominikano kaj pastriĝis en 1528. Dum 16 jaroj li instruis filozofion kaj teologion ene de la ordeno kaj fariĝis novulestro. En 1556, Paŭlo la 4-a lin nomis episkopo de Sutri kaj inkvizitoro pri la fido en Milano kaj en Lombardio. En 1557 li ricevis la kardinalan ĉapelon kaj estis farita ĉefinkvizitoro. En 1559 li fariĝis episkopo de Mondovi. Ene de la kardinalaro li energie oponis kontraŭ Pio la 4-a, kiu volis enirigi Ferdinandon de Medici, apenaŭ 13-jaraĝan, same kiel kontraŭ la imperiestro Maksimiliano la 2-a, kiu deziris aboliciigi la fraŭlecon de la pastroj.

Post la morto de Paŭlo la 4-a li estis elektita papo per konklavo, kiu daŭris nur dum 18 tagoj. Apenaŭ elektite li penis malaperigi la lukson kaj la koruptecon de la moroj en la papa kortego. Li ankaŭ volis reformi la kurion kaj, en 1569, reformis la Apostolan Penitencejon kaj la Donejon, kiu zorgis pri la atribuo de la ekleziaj beneficioj. En 1571 li starigis la Kongregacion de la Indekso por surveli la publikigadon. Fine li publikigis la Roman Katekismon, rezulton de la Tridenta Koncilio, brevieron kaj meslibron, kiuj ĝuis aŭtoritaton ĝis la liturgiaj reformoj de la koncilio Vatikano la 2-a. La 14-an de julio de 1570, per la letero Quo Primum, li starigis la tridentan riton.

En la fremdaj landoj li ree asertis en 1570 la superecon de la papo sur la civila povo. Li vane deklaris eltronigita kaj ekskomunikita Elizabetan la 1-an en 1570. Precipe li volis unuigi la kristanaron kontraŭ la turkoj. La unuan jaron de sia papado, li proklamis jubileon por peti Dion pri venko. Tiucele li donis apogon al la Maltaj Kavaliroj kaj al la kristanoj de Hungario. Fine, en 1570, li starigis la Sanktan Ligon kun Hispanio kaj la Venecia Respubliko. La ligo triumfis en la mara batalo de Lepanto la 5-an de septembro de 1571 kaj li atribuis tiun venkon al la devocio pri la rozario. Tial li dediĉis la unuan dimanĉon de Oktobro al la rozaria festo kaj aldonis «helpo al la kristanoj» al la litanio de Nia-Damo de Loreto. La venko estis festita en la stratoj de Romo, maniere de ankikvaĝa triumfo.

Li mortis la 1-an de majo de 1572 pro litiazo. Lin beatigis Klemento la 10-a en 1672 kaj lin sanktigis Klemento la 11-a, la 4-an de aŭgusto de 1712.