Pio la 9-a kaj judoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La rilatoj inter papo Pio la 9-a kaj judoj havis pozitivajn komenciĝon, sed ili ekfendetiĝis post la Konkero de Romo, flanke de la itala armeo. kiu igis la papon senigita de la tera povo en etoso de deklarita kontraŭklerikismo. Malgraŭ ke Pio la 9-a persone reĵetis la akuzojn pri kontraŭjudismo, la granda bruo kreita de la kazo de Edgardo Mortara kompromitis, almenaŭ parte, lian internacian bildon kaj malkreskigis lian konsideron ĉe la judoj.

La situacio de judoj en la Papa Ŝtato[redakti | redakti fonton]

La Papa ŝtato estis teokratio en kiu la Katolika Eklezio kaj katolikoj havis pli da rajtoj ol la apartenantoj al aliaj religioj. Nek protestantoj nek judoj estis akceptitaj kiel registaraj ofictstoj, Tamen, malfacilas precizigi la laŭleĝajn diferencojn ĉar en la papa ŝtato ne ekzistis kodo aŭ similaĵo determinanta leĝojn kaj rajtojn.[1]

Ankaŭ la kanona juro estis kolektita en kodo ne antaŭ ol 1917, ĉirkaŭ 40 jarojn post la morto de Pio la 9-a.

Ĉe la albordiĝoj de la papado, en 1847, Pio la 9-a baptis kvar romajn judojn konvertiĝintaj kaj adresis al ili afablajn vortojn bonvenigantajn ilian aliron en la katolika eklezio.[2]

Papa defilado de Pio la 9-a.

Tolero en la leĝofarado[redakti | redakti fonton]

Kiam en 1846 Pio la 9-a ascendis la papan seĝon, la judoj devis vivi en la geto, aparta urba kvartalo. La papo aboliciis la leĝojn malpermesantajn al judoj praktiki iujn profesiojn, aboliciis ankaŭ la leĝojn devigantajn la judojn aŭskulti kvarfoje jare predikon celantan al ilia konvertiĝo. Judismo kaj sekve katolikismo estis la solaj kultoj akceptitaj laŭleĝe: ankaŭ la protestanta kulto estis akceptita nur por la fremduloj.

Post la epizodo de la roma respubliko, dum kiu la papo devis rifuĝis al Gaeto, la papo ŝanĝis sintenojn kaj aboliciis iujn siajn leĝojn, ekzemple, li reenleĝigis la restabiliĝon de la roma geto (1849).[3]

La kazo Mortara[redakti | redakti fonton]

En 1858, okazis evento kiu vekis la internacian atenton: sesaĝa juda infano, Edgardo Mortara, estis forigita el sia familio, de papŝtata polico, ĉar baptita de kristana servistino deĵoranta en la domo de gesinjoroj Mortara opinianta ke la malsana infano estus mortiĝanta. Laŭ tiu tempa leĝo, kristanoj ne povis kreski en judaj familioj. Pio la 9-a energie rifuzis enkonduki escepton aŭ modifi la leĝon.

En 1865 la papo diris :"mi havis la rajton kaj la devon fari kion mi faris avantaĝe de tiu infano...".[4]

Invitoj de diversaj ŝtatĉefoj, inter kiuj la imperiestro Francisko Jozefo de Aŭstrio, Napoleono la 3-a kaj la ambasadoro Gramont,[5] redoni la infanon al liaj gepatroj, estis ignoritaj. La sama infano estis diranta: "mi estas baptita, mia patro estas la papo, do pretas reveni al mia familio se ĝi fariĝus kristana kaj preĝas por ke tio okazu." Dum la infanaĝo, Edgardo povis esti libere vizitita de la gepatroj, kiuj, tamen, ne povis resti solaj kun la infano.

Aŭdienco de 1871[redakti | redakti fonton]

Intertempe, post la kapto de Romo, la sinteno de judoj rilate la papon ŝanĝiĝis kaj diversmotive kaj dovermedie atakis la papon, kiu en aŭdienco de la 1871 publike plendis deziresprimante ke la hundecaj bojoj refariĝu filaj.

Biografio de 1873 rakontas epizodon en kiu oni vidas la sintenon de tiu papo rilate la judojn. Li vidis (veturigita tra la romaj vojoj) maljunulon terkuŝantan, ŝajne senvivan, ĉe la juda kvartalo, la tieldirita geto. Tuj li ordonis halti por vidi. Li elveturilis por scii kio okazas. “Temas pri judo'"' respondis iuj sen presti helpon. Kion vi diras?!, koleriĝinte petis la papo, ĉu ne estas la judoj nia proksimularo kiun ni devas helpi?. Kaj la papo, helpata de lia asistanto, levis la maljunulon al sia veturilo kaj lin venigis al lia hejmo, kie li restis kelktempe kun li ĝis kiam la maljunulo rekomencis normale paroli. [6]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [1] Vittorio Messori malkovris memorlibron de Edgardo Mortara, verkitan en 1888 de la samo jam sacerdoto kaj religiulo tridekjara.
  • [2]
  • Io, il bambino ebreo rapito da Pio IX.
  • (EN) John Cornwell, The Pope In Winter, New York, Viking Press, ISBN 0-670-91572-6.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Schmidlin 44 ff
  2. Pougeous I, p. 184.
  3. Pougeois III,258
  4. Kenneth Stowe, Popes, Church, and Jews in the Middle Ages: Confrontation and Response, Ashgate Press, ISBN = 0-7546-5915-1.
  5. Pougeois IV, p. 196.
  6. Franz Hülskamp, Wilhelm Molitor, Piusbuch, Münster, 1873, p. 93.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]