Pioniro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
  • Pioniro estas soldato de teknika grupo, kies tasko estas konstrui pontojn, fari vojojn, tranĉeojn ks. PIV, simple dirite - prepari la vojon por la armeo. La vorto venas el la 17-a jarcento, el la militista faka esprimo pionnier en la franca.
  • Metafore persono, kiu preparas senkulturan teron por plugado, ekzemple en novaj kolonioj.
  • Ankoraŭ pli metafore homo, kiu pretigas la vojon kaj sukceson al novaj ideoj. Poste oni parolas pri pioniroj de diversaj movadoj, do la unuaj disvastigantoj de la movado. Ekzemple, vidu "Pioniro de Esperanto".
  • Pioniraro estas fako de la armeo, kies specialeco estas fari la necesajn laborojn por fortikigi pozicion, organizi la komunikojn ktp..[1]
Kovrilpaĝo de Eszperantó szakpróba, 1973, Budapeŝto. Lernolibro por hungaraj junpioniroj, kies fako estas Esperanto.
  • Junpioniro estas ano de komunista skolta organizaĵo.[1] Ĉar la skoltoj havis siajn centrojn en la kapitalismaj landoj, komunistoj volis krei similan organizaĵon kun centroj en landoj socialismaj. Ili uzis la vorton pioniro kiel parencan al skolto (ambaŭ iras antaŭ sia armeo por prepari la vojon). Simile multajn aliajn elementojn de skoltismo ili adaptis al bezonoj de la komunista propagando (uniformoj kun ruĝaj koltukoj ktp.).

La termino pioniro ankaŭ estas uzata en ekologio kaj arbaristiko por signi pioniran plantospecion aŭ pioniran arbospecion [2].

Vidu ankaŭ

Piednotoj

  1. 1,0 1,1 Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto
  2. Simon, Karl-Hermann (ed.) 1995, p. 23, ISBN 3-931-262-8-1