Pipino de Landen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pipino de Landen
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ 580
en Landen
Morto 640
en Landen
Familio
Dinastio Pipinidoj vd
Patro Carloman vd
Edz(in)o Itta of Metz vd
Infanoj Begga • Gertrude of Nivelles • Grimoald the Elder • Sankta Bavo • Viventia vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pipino de LandenPipino la pli maljuna, laŭ iuj eŭropaj lingvoj esperantigebla ankaŭ Pepino, germane Pippin, france Pépin, nederlande Pepijn (naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 580; mortis en 640) estis franka nobelo kaj ekde la jardeko 615-625 oficis kiel majordomo de tri reĝoj el la dinastio de merovidoj en la regnoparto Aŭstrazio. Li estas la prapatro de la dinastio de Pipinidoj. Pere de sia filino Begga li iĝis prapatro de la pli posta imperiestra dinastio de Karolidoj.