Piramidaj tekstoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Piramidaj Tekstoj)
Piramidaj tekstoj
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro nekonata valoro
Lingvoj
Lingvo Malnova egipta lingvo
Eldonado
Eldondato 1894
Ĝenro antikva egipta funebra teksto • ensorĉo
vdr

La Piramidaj tekstoj estas kolekto de religiaj tekstoj el antikva Egipto el la epoko de la Malnova Imperio. Ili eble estas la plej malnovaj konataj religiaj tekstoj en la mondo.[1][2] Verkita en Malnova egipta, la Piramidaj tekstoj estis gravuritaj sur la muroj kaj sarkofagoj de la piramidoj de Sakkara dum la 5-a kaj 6-a dinastioj de la Malnova Imperio. La plej malnovaj el la tekstoj estis datitaj inter ĉ. 2400-2300 aK.[3] Malkiel ĉe la pli postaj Sarkofagaj Tekstoj kaj Libro de mortintoj, la Piramidaj tekstoj estis rezervitaj nur por faraonoj kaj ne estis ilustraciataj.[4] Sekve de la pli frua Palerma Ŝtono, la Piramidaj tekstoj markas la venontan plej malnovan konatan mencion de Oziriso, kiu iĝus la plej grava diaĵo asocia kun postmorto en la Religio de Antikva Egiptio.[5]

Piramidaj Tekstoj el la piramido de Teti la 1-a.

La "krioj" de la Piramidaj Tekstoj koncernas ĉefe al la protektado de la faraonaj restoj, reanimante lian korpon postmorte, kaj helpante lin ascendi al la ĉielo, kio estas la emfazo de postmorto dum la Malnova Imperio. Tiuj krioj prskribas la vojojn per kiuj la faraono povas veturi, kiaj la uzado de rampoj, ŝtuparoj, skaloj, kaj ĉefe flugante. Tiuj krioj povas esti uzataj ankaŭ por alvoki la diojn helpi, eĉ minace ilin se ili ne plenumas.[6]

Versioj[redakti | redakti fonton]

La Piramidaj tekstoj estis unuafoje malkovritaj en 1881 de Gaston Maspero, kaj tradukoj estis farataj de Kurt Heinrich Sethe (en germana), Louis Sleepers (en franca), Raymond O. Faulkner, Samuel Alfred Browne Mercer kaj James P. Allen (en angla lingvo).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Richard H. Wilkinson, The Complete Gods and Goddesses of Ancient Egypt, Thames and Hudson, New York, 2003, p 6
  2. Tamen oni plendis, ke eble la Sumeria Keŝtempla Himno estas pli malnova.
  3. Allen, James. The Ancient Egyptian Pyramid Texts. ISBN 1-58983-182-9.
  4. Lichtheim, Miriam. (1975) Ancient Egyptian Literature, vol 1. London, England: University of California Press. ISBN 0-520-02899-6.
  5. Goblet, Dr. Ogden, ET la. (1994) The Egyptian Book of the Dead: The Book of Going Forth by Day. San-Francisko: Chronicle Books.
  6. Allen, James P.. (2000) Middle Egyptian: An Introduction to the Language and Culture of Hieroglyphs. Cambridge, UK: Cambridge University Press. ISBN 0-521-77483-7.