Piramidigita dekduedro
El Vikipedio
| Piramidigita dekduedro | |
| Klaku por rigardi turnantan bildon | |
| Speco | Kataluna solido |
| Edra figuro | V4.6.8 |
| Verticoj | 26 = 6 + 8 + 12 |
| Lateroj | 72 |
| Edroj | 48 skalenaj trianguloj |
| Geometria simetria grupo | Okedra (Oh) |
| Duedra angulo | 143° 7' 48" |
| Propraĵoj | Konveksa, edro-transitiva |
| Duala | Senpintigita kubokedro |
En geometrio, la piramidigita dekduedro aŭ seslateropiramidigita okedro estas pluredro, kataluna solido. Ĝia duala pluredro estas la arĥimeda solido senpintigita kubokedro. Ĉar ĝi estas kataluna solido do ĝi estas edro-transitiva kun malregulaj edraj plurlateroj.
Vidu ankaŭ [redakti]
- Piramidigita tridekedro
- Regula okedro
- Regula dekduedro
Referencoj [redakti]
- Williams, Robert (1979). The Geometrical Foundation of Natural Structure: A Source Book of Design - La Geometria Fundamento de Natura Strukturo: Fonta Libro de Dizajno. Dover Publications, Inc. ISBN 0-486-23729-X. (Sekcio 3-9)
