Piramido de Luvro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Piramido de la Luvro)
Saltu al: navigado, serĉo

La piramido de Luvro (franclingve pyramide du Louvre) estas granda metala kaj vitra piramido ĉe la enirejo de la muzeo Luvro, en Parizo. Ĝi fariĝis grava simbolo de la franca ĉefurbo, samkiel la Eiffel-Turo.

La piramido estis mendita de la prezidento François Mitterrand, kaj konstruita en 1989 de la arkitekto Ieoh Ming Pei el Novjorko. La verko, tute konstruita per segmentoj da vitro, altas 20,6 metrojn. La flankoj de ĝia kvadrata bazo longas 35 metrojn.

La piramido kaj la subtera ĉambrego sub ĝi estis kreitaj pro la problemoj de la antaŭa ĉefenirejo al la Luvro, kiu ne plu povis gastigi la multnombrajn vizitantojn ĉiutage. La vizitantoj de la muzeo, se ili eniras per la piramido, unue malsupreniras en la vastan subteran ĉambregon, kaj poste resupreniras en la ĉefajn ĉambrojn de la muzeo.

Louvre 2007 02 24 c.jpg

La Luvro en Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el suda kaj centra Eŭropo kaj la venonta ĉiĉerono estas Maria Sklodovska, kiu montros al Utnoa la mirindaĵojn de centra kaj orienta Eŭropo. Jen kiel ŝi prezentas Parizon kun kvar grandaj vidindaĵoj el kiuj nur aludoj al Luvro (sed kun speciala mencio al la Piramido) kaj al Versajlo, dum pli atentaj priskriboj al la Ejfelturo kaj al la Triumfa Arko:

Citaĵo
 
Superŝvebante preter Atomiumo Brusela,
simbolo de l'esploroj en mikrokosmo kaŝita,
ili alvenas baldaŭ al la Pariza ĉefurbo
kaj nun la sciencisto al la nomado parolas:
-Jen staras Ejfelturo, matematike perfekta
konstruo, manifesto de la supera logiko
de homo; ĉio en ĝi plenekvilibre fariĝis.
Jen tie, antaŭ Luvro la Piramido Kristala.
Versajlo, sunimpona, kie paradas alee
kreaĵoj de artistoj, kaj jen la Arko Triumfa,
centro de flama stelo, la dekdupinte radia,
ĉar dekdu avenuojn en stela formo ĝi plektas.[1] 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 120.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]