Piramidoj de Egiptio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Grandaj Piramidoj de Gizo.

La piramidoj de Egiptio estas, el ĉiuj heredoj el la antikvaj egiptoj, la plej elstaraj kaj simbolaj monumentoj de tiu civilizo, kaj pli precize, la tri grandaj piramidoj de Gizo, la tomboj aŭ cenotafoj de la faraonoj Keopso, Kefreno kaj Micerino, kies konstruo datiĝas, laŭ granda majoritato de fakuloj, el periodo nome antikva imperio de Egiptio. La Granda Piramido de Gizo, konstruita de Keopso (Ĥufu), estas unu de la sep mirindaĵoj de la antikva mondo.

Antaŭaĵoj[redakti | redakti fonton]

La mastabo, prisma, estis la tombo de la monarkoj de la Frua Dinastia Periodo de Egiptio. La tialoj de la paŝo de la mastaboj al la piramidoj ne estas bone konataj, sed oni mencias gexnerale la deziron atingi altojn ĉiufoje pli signifajn por evidentigi la gravon kaj povon de la mortinta faraono.

La funkcio de la egiptiaj piramidoj[redakti | redakti fonton]

La Mastabo de la Faraono, en Sakkaro.

En la Piramidaj tekstoj, gravuritaj dum la antikva imperio, estas preĝo destinita al la reĝo kaj ties piramido:

Ho, Atumo, metu viajn brakojn ĉirkaŭ tiu granda reĝo, ĉirkaŭ tiu konstruaĵo, kaj ĉirkaŭ tiu piramido kiel la brakoj de la sombolo del ka, por ke la esenco de la reĝo povu esti en tiu, plue porĉiame.[1]
Ho, Granda Dinaŭo kiu estas en Heliopolo, igu ke (la nomo de) la reĝo pluu, igu ke tiu piramido de la reĝo kaj tiu konstruaĵo lia pluu porĉiame, kiel la nomo de Atumo kiu hegemonias sur la Granda Dinaŭo pluas.[2]

Tiu lasta frazo ripetiĝas multajn fojojn, variante la nomojn de la dioj kaj ties epitetoj.

La cititaj tekstoj indikas la funkcion de la piramido: enhavi la «esencon» de la reĝo por la tuta eterneco. Laŭ la samaj tekstoj, la reĝo resurektas, kaj ascendas al la ĉielo por vivi eterne inter la dioj, transfigurita en stelo.

Unuaj monumentaj piramidoj[redakti | redakti fonton]

«ŝtupa piramido» de Ĝoser, en Sakkara.

Komence de la tria egipta dinastio (ĉ. 2700 a. K.) la mastaboj transformiĝis en piramidojn ŝtupajn, kiuj similis al "giganta ŝtuparo" kiu leviĝis ĉielen

La unua kaj plej fama el tiuj estas la ŝtupa piramido de Sakkara de la faraono Ĝoser, kies arkitekto estis Imhotepo, kiu eble volis krei monumenton leviĝante ĉielen, kiel giganta ŝtuparo, kun la celo simboli la supreniron de la mortinto el la "surtera mondo" "al la Ĉielo".

La sekva etapo, en la evoluo de la piramidoj, estis la konstruado ordonita de la reĝo Snofru, la tiel nomata "romba piramido", aŭ "Kurba Piramido", en la regiono de Dahŝuro, kiu konsideriĝas kiel intermeza etapo inter la "ŝtupa piramido" kaj la "klasika piramido", aŭ el nudbrikoj.

Klasikaj piramidoj[redakti | redakti fonton]

Tiaj ĉi piramidoj kondukas al la lasta fazo en la evoluo al la klasikaj piramidoj, el nudbrikoj, de la kvara egipta dinastio (ĉ. 2500 a. K.); la plej famaj estas la piramidoj de Keopso, Kefreno, kaj Piramido de Mikerino, starigitaj en la ebenaĵo de Gizo, proksime de Kairo.

Piramidoj de Ĥufu (Keopso), Ĥafra (Kefreno) kaj Menkaura (Micerino), en Guizo.

Aliaj faraonoj de la 4a dinastio ekigis la konstruadon de siaj piramidoj, kiel Raĝedef (Abu-Roaŝ) kaj Nebkara, sed ili ne estis finkonstruitaj. La lasta faraono, Ŝepseskaf, starigis monumenton kiu similis al granda ŝtona sarkofago, la mastabo de Ŝepseskaf en Sakkara. La piramido de Raĝedef (Abu-Roaŝ) estis 7 metrojn pli alta ol tiu de Keposo, sed ekde la romia regado ĝi estis elmuntita por uzi ĝiajn ŝtonojn en aliaj konstruadoj.

Dum la 5a dinastio la plemulto el ĝiaj reĝoj starigis piramidajn kompleksojn, en Sakkara kaj Abusir, sed malpli grandaj kaj teknike pli malsuperaj. Daŭre konstruigis en Sakkara Teti, Pepi la 1-a, Merenra la 1-a kaj Pepi la 2-a, dum la 6a dinastio.

En la nomata unua meza periodo de Egiptio kelkaj regantoj daŭrigis la tradicion, kiel Neferkara Nebi, Jui, Iti, aŭ Merikara, sed apenaŭ restas spuroj.

Estas dum la Meza Egipta Imperio (dekdua egipta dinastio, ĉ. 1990 a. K.) kies estis konstruitaj la lastaj grandaj piramidoj, sed kun kernoj el adobo kaj ŝtona kovrado, nuntempe diseriĝinta.

La faraonoj de la Nova Egipta Imperio preferis konstrui grandajn templojn en la regiono de Tebo.
Malpli grandaj kaj stiligitaj ŝtonaj piramidoj estis konstruitaj de la regantoj de la dudekkvina egipta dinastio (ĉ. 747 a. K.), en Napata kaj Meroe (Kuŝ).

Konstruado[redakti | redakti fonton]

La piramidoj montras, por ili epoko, la grandan scion de la egitaj teknikistoj kaj la organiza kapablo necesa por konstrui tiajn monumentojn kun simplaj rimedoj; sed nenio ŝajnas indiki ke ili bezonus superan teknologion al tiu je kiu ili disponis el ligno, sledoj, hipoteze, uzante la radon, sub formo de ŝoserulaj lignaĵoj kaj ramploj.

Oni ne scias kun certeco kiel estis konstruitaj la piramidoj, ĉar ne ekzistas dokumentoj de tiu epoko kiuj priskribas ĝin. Krome, uziĝis pluraj materialoj (ŝtono kvadrigita, netajlitaj ŝtonoj, adobo) kaj diversaj konstruteknikoj en ĝiaj kernoj (amasiĝo de blokoj, fortaj uroj kreante planajn spacojn el rubaĵoj, ktp.).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Piramidaj tekstoj: deklaro 600a (fragmento).
  2. Tekstok de la Piramidoj: deklaro 601a.

Koordinatoj: 29° 58′ 34″ N 31° 07′ 52″ O / 29.97611 °N, 31.13111 °O / 29.97611; 31.13111 (mapo)