Pirateco en Somalio
Pirateco apud la Somalia bordo estas minaco al la internacia ŝip-transporto ekde la komenco de la interna milito de Somalio en la fruaj 1990-aj jaroj. Ekde 2005, multaj internaciaj organizoj, inkluzive de la Internacia Oceana Organizo kaj la Monda Nutraĵa Programo, esprimas ĉagrenon pri la leviĝo de la agoj de la pirateco. La pirateco kontribuis al leviĝo de la kostoj de la ŝip-transporto kaj obstrukcis la liveradon de nutraĵhelpon. 90% da la nutraĵhelppakoj de la Monda Nutraĵa Programo alvenas per la ŝipoj, kaj la ŝipoj bezonas armean eskorton.
Pli kaj pli da nacioj ordenas, ke iliaj armeoj kontraŭbatalu la piratojn. Ĉi tiuj nacioj inkluzivas Usonon, Rusion, kaj Baraton
La 7-an de oktobro 2008, ĉar de la leviĝo de la forkaptoj, la Konsilio de Sekureco de la Unuiĝintaj Nacioj aprobis Rezolucion 1838. La rezolucio ordenas, ke mararmeaj ŝipoj kaj armeaj aviadiloj estu senditaj al la marbordo de Somalio por kontraŭbatali la piratojn. Dum la 101-a kunveno de la Internacia Oceana Organizo, Barato demandis, ke la Unuiĝintaj Nacioj sendu batalionon sub unuiĝinta komando por batali kun la piratoj.
En novembro de 2008, la somaliaj piratoj komencis forkapti ŝipojn ege ekster la Golfo de Aden, eble kun la celo de forkapti la ŝipojn, irantajn al la haveno de Mombasa, Kenjo.