Piratpartio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Piratpartia simbolo.

Piratpartio estas eŭropa politika partio, kreita en Svedio, kiu kreskas ankaŭ en aliaj landoj de Eŭropo.

Pri la nomo

En kelkaj lingvoj defendantoj de forta kopirajtmonopolo ofte nomas ne de ili permesatan kopiadon (komence nur kontraŭleĝan pograndan komercan, sed poste preskaŭ ĉian ajn) «piratado». Laŭ Free Software Foundation, tiel ili propagandas, ke ĝi estus etike egala al surmara rabado kun homforkaptoj kaj murdoj, kaj FSF kontraŭas tian misuzon de tiu vorto.[2]

Laŭ respondaro de Piratpartio de Rusio, tiu vorto estas uzata en la partinomo por memorigi onin pri sensenceco de la vortmisuzo kaj malsukceso de tiu propagando.[3]

Piratpartiaj parlamentanoj

En kelkaj parlamentaj elektoj piratpartianoj sukcesis elektiĝi en parlamentojn:


Referencoj

  1. Listo de partioj en Pollando (pole). Alirita 2014-04-23.
  2. http://www.gnu.org/philosophy/words-to-avoid.html#Piracy (angle, kontrolita je la 21-a de marto 2011)
  3. http://pirate-party.ru/list.php?c=faqppru (ruse, kontrolita je la 21-a de marto 2011)