Pirito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Piritaj kristaloj

La mineralo Pirito estas fera sulfido kun simbolo FeS2. Ĝi estas tre helflava kun oraj nuancoj, tre brila kaj opaka, ne travidebla kaj tre reflekteca. Pro sia koloro, oni ofte konfuzas ĝin kun oro, ĉefe la nefakuloj, pro tio, oni nomis ĝin ankaŭ oro de stultuloj.

Ĝi kristaliĝas laŭ kuba kristalsistemo, havante nekonfuzeblan kaj karakteran formon kaj kombinojn. Tre ofte la mineralo troviĝas en kristalamasoj. Pirito estas paramagneta, magnetiĝas se oni varmigas ĝin. La nomo devenas el greka vorto πυρίτης (λίθος) – pyrítēs (líthos) – laŭlitere «fajra ŝtono». Per silika ŝtono eblas elbati el pirito ardajn pecetojn, taŭgajn por ekbruligi tindron kaj fari fajron.

Utilecon

Pirito estas la plej ofta sulfid-mineralo. Ĝi troviĝas en reduktanta medio de sedimentoj. Tre ofte ĝi enhavas ankaŭ aliajn elementojn krom Feron kaj Sulfuron, nome Nikelo, Kobalto, Kupro, Zinko, Arĝento, Talio, Arseno, Seleno kaj Oro. Industrie havas multajn profituzeblojn, sed ĉefe uzeblas por produkti sulfatan acidon kaj ne tiom feron; ĉiukaze temas pri tre poluema industrio kaj oni klopodas uzi alimaniere.

Variantoj

La vorto pirito uzeblas ankaŭ kiel ĝenerala termino por aliaj naturaj sulfidoj kiel jenaj:

Referencoj

Endre Dudich, "Ĉu vi konas la Teron? Ĉapitroj el la geologiaj sciencoj", Scienca Eldona Centro de UEA, Budapest, 1983.