Pirolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Pirolo
Bullfinch at Pennington Flash.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Pyrrhula
Specio: P. pyrrhula
Pyrrhula pyrrhula
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

PiroloEŭrazia pirolo, Pyrrhula pyrrhula, estas specio de birdo de la familio de Fringedoj kaj de genro de piroloj, kiuj estas fortikaj paserinaj birdoj kun diketaj bekoj kaj la maskloj havas oranĝajn aŭ ruĝajn brustojn.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi troviĝas en Eŭropo kaj norda Azio orienten ĝis Japanio. Tiu estas nemigranta specio, kvankam la plej nordaj loĝantaroj iome migras pli suden dum vintro.

Ilia biotopo estas arbaroj, prefere kun iom da pinofitoj, inkluzive da parkoj kaj ĝardenoj. La nutraĵon konsistigas precipe semoj, fruktoj kaj freŝaj burĝonoj — tio lasta igas ilin malamataj de la fruktoĝardenistoj.

Ĝenerale ilin oni ne vidas grandnombre sed nur kiel edza paro eventuale kun la idoj aŭ en malgrandaj grupoj. Sed en ilia plej favora vivloko, t. e. ekzemple sudalpaj montaraj larikejoj, la denseco de nestumantaj paroj atingas ĝis 15 paroj en 10 hektaroj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Paro en Germanio (la masklo estas pli brilruĝa)

La aspekto de la virbirdo estas vigle videbla, per la ruĝa brusto. Temas pri diketa birdo kun fortika kapo de larĝega kolo. La supraj partoj estas grizaj; la flugilplumoj estas nigraj (kun helgriza flugilstrio) kaj same la mallonga dika beko, la krono kaj vizaĝo ĉirkaŭ beko kaj okuloj ĉe plenkreskuloj (grizecbrunaj ĉe junuloj); la blanka pugo kontraste inter la nigraj vosto kaj flugilplumoj, kaj la flugilstrioj estas ege videblaj dumfluge. Maskla plenkreskulo havas ruĝajn vangojn kaj subajn partojn (sed blanka subpugo), dum inoj kaj junuloj havas grizecajn sablokolorajn subajn partojn.

La kanto estas delikata, malmultaj flutecaj fajfaj notoj.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Tiuj palearktaj birdoj konstruas sian neston en arbusto (preferinde pli da 4 m alte), maturaj tufoj de arbusto, aŭ arbo. La ino demetas 4-7 ovojn.

Elian-J. Finbert raportas, ke endomebreditaj piroloj povas montri sin ege fidelaj je sia "mastro", kaj foje morti pro ĉagreno se tiu mortas, aŭ rememori post unu jaro da forperdo la personon kiu zorgis pri ĝi kaj veni mem alflugi sur ties ŝultron.

La Acora pirolo, iam konsiderata kiel subspecio de la Eŭrazia pirolo, estas nune agnoskata kiel distinga specio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Birkhead, Timothy R.; Immler, Simone; Pellatt, E. Jayne & Freckleton, Robert (2006): Unusual sperm morphology in the Eurasian Bullfinch (Pyrrhula pyrrhula). Auk 123(2): 383–392. DOI: 10.1642/0004-8038(2006)123[383:USMITE]2.0.CO;2 HTML resumo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj