Piroska Anday

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Piroska ANDAY [piroŝka andai], hungare Anday Piroska estis hungara operokantistino (aldo kaj mezosoprano). Ŝi uzis la pseŭdonimon Rosette Anday.

Piroska Anday naskiĝis la 22-an de decembro 1903 en Budapeŝto - mortis la 20-an de oktobro 1977 en Vieno.

Biografio

Piroska Anday frekventis Muzikakademio en Budapeŝto. Ŝi komencis sian karieron en 1920 en la nuntempa Teatro Erkel, poste tuj en Budapeŝta Ŝtata Operejo. En 1921 ŝi jam kantadis en Vieno, kie ŝi restis ano ĝis 1961. Ŝi ofte aranĝis koncertojn, kie ŝi violonludis, kantadis kaj gastrolis ekzemple en Parizo, Berlino, Milano, Londono, Argentino kaj Usono, se ne paroli pri Budapeŝto.

Ŝia repertuaro (selekto)

Fontoj