Piruvata acido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Piruvata acido
Plata kemia strukturo de la Piruvata acido
Tridimensia kemia strukturo de la Piruvata acido
Alternativa(j) nomo(j)
  • Hidrogena piruvato
  • Piruvato de hidrogeno
  • 2-okso-propanoata acido
  • 2-keto-propionata acido
Kemia formulo
C3H4O3
CAS-numero-kodo 127-17-3
ChemSpider kodo 1031
PubChem-kodo 1060
Merck Index 15,8135
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora likvaĵo kun odoro simila al acetata acido
Molmaso 88,062 g·mol-1
Denseco 1,267g cm−3
Fandpunkto 11,8 °C
Bolpunkto 165 °C
Refrakta indico  1,4138
Ekflama temperaturo 82 °C
Memsparka temperaturo 305 °C
Acideco (pKa) 2,50
Solvebleco Akvo:Tute solvebla
Mortiga dozo (LD50) 3533 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R34
Sekureco S26 S36/37/39 S45
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
05 – Koroda substanco
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H314, H318
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P260, P264, P280, P301+330+331, P303+361+353, P304+340, P305+351+338, P310, P321, P363, P405, P501[1]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Piruvata acido (CH3COCOOH) estas alfa-ketoacido, kies acidrestaĵo estas piruvato. Ĝi gravas en la biokemiaj procesoj.

La piruvata acido estas senkolora, vinagroodora likvaĵo. Ĝi miksiĝas kun akvo en ĉiu proporcio, solviĝas en alkoholo kaj etero. Ĝi havas la molmason de 88,06 g/molo, denson de 1.250 g/cm³, fandopunkton 11,8 °C, bolpunkton 165 °C.

La laboratoria produktado de la piruvata acido povas okazi el tartrata acido per ardigo kun kalia-hidrogena sulfato aŭ per hidrolizo de acetil-cianido, produktita per reakcio de acetil-klorido kaj kali-cianido. Ekvacio de la lasta proceso:

CH3COCl + KCN → CH3COCN
CH3COCN → CH3COCOOH

Per interagado de la piruvata acido kaj amonia hidroksido ekestas amonia piruvato.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]