Pistojo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pistoia)
Pistoia
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Toskanio
Provinco PT Pistojo
Geografia situo 43° 56′ N, 10° 55′ O (mapo)43.93333333333310.916666666667Koordinatoj: 43° 56′ N, 10° 55′ O (mapo)
Alto super marnivelo 67 m
Areo 236 km²
Loĝantaro 89 309 (2023)
Loĝdenso 378 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Pluraj
Najbaraj komunumoj Agliana, Cantagallo (PO), Granaglione (BO), Lizzano in Belvedere (BO), Marliana, Montale, Piteglio, Porretta Terme (BO), Quarrata, Sambuca Pistoiese, San Marcello Pistoiese, Serravalle Pistoiese
Patrono Sankta Jakopo
Festa tago 25-a de julio
Nomo de loĝantoj pistoiesi
Poŝtkodo 51100
Imposta kodo G713
Kodo laŭ ISTAT 047014
Telefona prefikso 0573
Retpaĝo http://www.comune.pistoia.it/
Loko en mapo
vdr

Pistojo (itale Pistoia [pistoja]) estas komunumo de Toskanio, en la centr-okcidenta Italio. Ĝi ĉefurbas la samnoman provinco de Pistojo.

Katedralo.
The Ospedale del Ceppo
La okangula baptisterio
La katedralo
La interno de la baziliko

Famuloj[redakti | redakti fonton]


Vivo de Pistojo[redakti | redakti fonton]

Sonorilejo apud la katedralo
Chiesa di San Paolo
Teatro Manzoni
Un tipico vicolo di Pistoia

Pistojo Gabriele D’Annunzio kantas Pistoia en la “Urboj de la Silento”, ĝin envicigante kun tiuj, kiuj ŝajnas pli inklinaj por konservi siajn monumentojn kaj por memorigi sian historion, ol por sekvi la evoluiĝon de la modernaj tempoj. Se ĉi tiu aserto ne estas entute ekzakta, ĉar Pistojo estas urbo industria kaj komerca, tamen oni devas rekoni al ĝi historian gravecon kaj artan valoron ne malpli grandajn ol tiuj de la plej antikvaj kaj famaj urboj de Toskanio. En Pistojo estas tre malmultaj romaj restaĵoj. La urbo, kiu ĉiam prosperis pro sia agrikulturo kaj siaj vastaj trafikoj, renoviĝis plurajn fojojn, laŭ la postuloj de la novaj tempoj, gardante, el ĉi tiuj aliiĝoj, nur la verkojn ĉefe gravajn en la historio de la itala arto. Kiel por aliaj urboj, la plej prospera periodo por Pistojo estis tiu de liberaj Komunumoj. La 13a jarcento signas la apogeon de la potenco de Pistojo: oni finis la duan ĉirkaŭmuron – kiu havis sesdek turojn -; oni renovigis la komunumajn organizojn kaj la ekonomia potenco pliiĝis kune kun la potenco politika kaj militista, kiel pruvas la fakto, ke la komercistoj de Pistojo negocis eĉ en Francio, kaj la bankoj pruntedonis monon mem al la plej potencaj suverenoj de Eŭropo. Sed poste, sekve de la pliiĝo de riĉeco kaj potenco de la familio, naskiĝis internaj disputoj, kiuj skuegis la urbojn de Toskanio, kaj en Pistojo formiĝis la partioj de Blankoj kaj Nigroj. Ĉi tiuj, interdisputante per ĉiuj rimedoj pri la regado de la komunumo, tiom malfortigis ĝin, ke la fino de libereco kaj la submetiĝo al Florenco iĝis neeviteblaj (1295). Tamen la historio de la neantaŭviditaj ŝanĝoj en la urbo ne finiĝas tiel. La multenombraj kaj senbridaj provoj de ribelo kondukis al la tragika sieĝo de 1305, kiam Florenco kaj Lucca, unuiĝintaj kontraŭ Carlo de Valois, militis kontraŭ Pistojo, kiu heroe sin defendis sub la gvidado de Filippo de’ Vergiolesi, sed fine devis cedi pro malsatego, post dekunu monatoj da obstinega rezisto. La sekvintaj venĝoj kaj la malriĉiĝo kaŭzita de la longa sieĝo kaj de la malvenko havis nur nedaŭrajn konsekvencojn en la vivo de Pistojo, kiu baldaŭ refortiĝis kaj pligrandigis la ĉirkaŭmuron de la malnova urbo. Je la komenco de la 14a jarcento Lucca provis perforte ekokupi Pistojon. Uguccione della Faggiola, sinjoro de Lucca, vane klopodis ekokupi la urbon en 1314.a, sed la sekvintan jaron lia posteulo Castruccio degli Antelminelli konkeris ĝin, dank’ al la perfido de Filippo Tedici, rememorigita en la skulptaĵo, kiun ankoraŭ oni vidas sur la fasado de la Urbodomo. Paco kaj libereco estas reakiritaj post dek kvar jaroj, en 1329, kiam oni definitive kontraktis pacon kun Florenco. Sed, kvankam Pistojo retrovis sian ekonomian potencon kaj konservis ĝin dum la sekvintaj jarcentoj, ĝi tamen ne plu havis la antaŭan politikan gravecon. En 1530.a Klemento la 7-a partoprenigis ĝin al la Duklando de Toskanio, kiun li estis kreinta por sia nevo Aleksandro de’ Medici, kaj depost tiam Pistojo ne plu havis komunuman historion. Familio Lorena sekvis familion de’ Medici ĝis 1860.a, kiam Toskanio aneksiĝis al la Regno de Viktoro Emanuelo la 2-a ([1]).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]