Pitagora filozofia skolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pitagorismo)

Pitagorismo estas la aro de teorioj kiuj sekvas la idearon de Pitagoro.

Akoŭsmatiko estas filozofia fakvorto, etimologie devenas el la greka kaj signifus "aŭdantiko". Akoŭsmatiko, en historia kunteksto, estis teorio de anoj de pitagorisma sekto, organizita de Hipaso el Metaponto, kontraste kun la matematikistoj, ĉefaj disĉiploj de Pitagoro.

Ne restas klaraj informoj por determini la precizan tempon de divido de la du pitagoraj grupoj. Eble je la tempo de Pitagoro mem nur okazis la diferenco inter simplaj auskultantoj (akoŭsmatikaj) kaj pli evoluintaj disĉiploj, kiel asertas Porfirio (Vivo de Pitagoro). La divido eble okazis poste, per la insisto de la akousmatikaj pitagoranoj por religiaj ritoj kaj misteroj (latine sakramentoj), dum la aliaj profundigis la sciencojn. Jambliko nomis la matematikistojn kiel aŭtentajn disĉiplojn de Pitagoro, ne la akoŭsmatikaj.