Pitagoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝtona busto de Pitagoro.

Pitagoro (greke Πυθαγόρας), filo de Mnesarko, same kiel Sokrato nenion skribis mem. Pro tio oni ne povas distingi lin de la aliaj pitagoranoj. Ĉio, kion oni scias pri li, devenas de iliaj disĉiploj, sed eĉ ties registraĵoj ne ĉiam estas fidindaj. Resume oni ne povas distingi la majstron de siaj disĉiploj. Li apartenas al la grupo de la grandaj filozofoj de la homaro, ne sole pro siaj filozofiaj ideoj, sed ankaŭ pro matematikaj kontribuaĵoj kaj pro sia mistika vivmaniero. Oni kredas ke li havis sian vivapogeon ĉirkaŭ la jaro 532/531 a.K. kaj mortis en la unuaj jaroj de la kvina jarcento. Li naskiĝis en Samoso, insula urbo de Ionio patrio de aliaj gravaj filozofoj kiel Taleso, Anaksimandro k.a., poste, tridekjaraĝa, li direktiĝis al Krotono en Italio kie li fondis filozofian komunumon laŭmodele de la religiaj kunfrataroj. La ĉefa celo de la komunumo estis plibonigi la homan animon kaj pro tio la scienco estis nur perilo por atingi tiun finon. Lia skolo daŭris pli ol unu jarmilo.

Laŭ la pitagoranoj la numero estis la principo de ĉio ekzistanta kaj la universo estis harmonio kaj numero. Jam en tiu tempo ili konstatis la matematikan regulecon en la naturaj fenomenoj. Jen estas fama aristotela noto pri la pitagoraj principoj:

"La pitagoranoj unue aplikiĝis al matematikoj kaj progresigis ilin, kaj, nutritaj de ili, kredis ke iliaj principoj estis la principoj de ĉiuj estaĵoj. Kaj, ĉar en matematikoj la numeroj estas, pro sia naturo, la unuaj principoj, ĝuste en la numeroj ili asertis vidi, pli ol en la fajro, tero kaj akvo, multajn similecojn kun la aferoj estantaj kaj generantaj [...]; kaj plie, ĉar ili sciis ke la muzikaj notoj kaj akordoj konsistis je numeroj, kaj, finfine, ĉar la aliaj ĉiuj aferoj, tutreale, ŝajnis al ili esti faritaj laŭ la bildo de la numeroj kaj ke la numeroj estis tio unua en la tuta realaĵo, ili pensis ke la elementoj de la numeroj estis la elementoj de ĉiuj aferoj, kaj ke la tuta universo estis harmonio kaj numero".

Pitagoro, laŭ aliaj doksografiistoj, asertis ke la principo de ĉio estas la monado kaj ke ekde ĝi naskiĝas la nedeterminita duo, kiu estas la materia substrato por ĝi. Ekde la monado kaj de la nedeterminita duo naskiĝas la numeroj; de la numeroj naskiĝas la punktoj kaj de ĉi tiuj, la linioj, de kiuj devenas la planaj figuroj; de la planaj figuroj naskiĝas la solidoj kaj de ĉi tiuj, la sensivaj korpoj kies elementoj estas kvar, nome, aero, akvo, tero kaj fajro. De la miksaĵoj de ĉi tiuj elementoj fariĝas la universo kun siaj senfinaj mondoj kaj estaĵoj. Tre interesa afero estas ke, preskaŭ en la sama epoko, en la fora Ĉinio alia granda filozofo, Laozio, asertis similan pensmanieron.

Fundamentita sur orfeismo la pitagora filozofio strebis venki la materion kaj liberigi la animon de la ciklo de reenkarniĝometempsikozo por fina unuiĝo kun Dio. Pitagoro mem, laŭ kelkaj registraĵoj, kredis rememori pri kvin pasintaj vivoj. Disĉiplo de Ferecido, oni diris ke li instruis sin pri anima transmigrado kun sia majstro, kiu siavice ellernis de la egiptoj. La pitagoranoj, tiel kiel sia majstro, ne manĝis viandon nek aliajn vivaĵojn, ili faris oferadojn kaj praktikis ritajn purigadojn.

La pitagoraj ideoj influis la tutan grekan filozofion kaj oni diras ke oni ne povas kompreni Platonon kaj novplatonismon sen pitagorismo. La pitagoranoj ne publikigis siajn doktrinajn principojn, ĉi tiuj estis sekretaj, nur la inicitoj scipovis ilin. La unua publikiginto estis Filolaŭo samtempulo de Sokrato.

Oni diras, ke Pitagoro multe vojaĝis al Oriento, estis instruita pri la sekretoj de egiptaj pastroj (1) kaj magoj; tio estas nigruloj. Klemento el Aleksandrio diras, ke li estis disĉiplo de Zoroastro kaj de la Brahmanoj de Hindio. (Klemento el Aleksandrio, Div., I, xv). Li fondis sekton en Krotono, kies anoj devis draste obei severan regularon en komuna vivo.

(1)Fakte pluraj el liaj postaj praktikoj estas kompreneblaj kun tiuj de la egiptaj pastroj: emo al sekreto, rifuzo manĝi fazeolojn, rifuzo uzi eĉ nur vestojn faritajn el besta materialo kiel lano, kaj strebo al pureco.

Li asertis, ke: Funde universo estas matematika.

Onidire li kredis je reenkorpiĝo, vegetarismo, malpermesoj.

Vidu ankaŭ