Pitkarna Insulo
El Vikipedio
(Alidirektita el Pitcairn)
La Pitkarna Insulo (angle plurale Pitcairn Islands [pitken ajlenz], do teorie en Esperanto devus esti "Pitkarna Insularo") estas teritorio dependa de Britio en Oceanio.
- Landkodo: PN.
- Nacia nomo: Pitcairn Islands and Dependencies.
- Areo: 47 km², inter ili: Pitkarna insulo - 5 km², Henderson-insulo - 31 km², Oeno-insulo - 6 km², Ducie-insulo - 4 km².
- Loĝantaro: 48 (2009)
- Religio: Adventismo de la Sepa Tago.
- Administra centro: Adamstaŭno.
- Lingvo: angla kaj pitkarna
La Pitkarna Insulo estas la plej eta loĝata kolonio de Britio, kaj la plej izolita insularo de Polinezio, post la Paskinsulo, situanta meze de la oceano inter tiu lasta kaj Franca Polinezio. Nur la efektiva Pitkarna insulo estas loĝata. La pitkarnanoj originas de grupo de anglaj viroj, ribelintoj de la ŝipo Bounty [Baŭnti] en 1789, kaj de ties tahitiaj virinoj. Hodiaŭ ilin vivtenas ĉefe turismo kaj vendado de poŝtmarkoj.
Geografia pozicio: ()
En 1936 sur la insulo ankoraŭ loĝis 200 homoj, en 2004 nur 48 el 9 familioj, el inter ili 12 viroj.
Vidu ankaŭ: Norfolkinsulo

