Piteo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Egeo konsultas la orakolon de DelfoTemison, kies respondon nur Piteo kapablis kompreni. Vazo el Vulci (440-430 a.K.).

Laŭ la helena mitologio, Piteo estis reĝo de Trezeno, en Argolando (Peloponezo).

Li estis filo de la gereĝoj Pelopso kaj DioHipodamio, kaj alvenis el Pisatis (Elido) al la regiono por regi ĝin kune kun Etio kaj Trezeno, almenaŭ laŭnome, tial kial la landon fakte regis ĉiuj la filoj de Pelopso. Post la morto de la aliaj du, Piteo unuigis la vilaĝojn Anteo kaj Hipereo, fondante tiel novan urbon, kiun li nomigis Trezeno, honore al sia ĵusmortinta frato.

Lia filino Etro (kiun oni nomis Piteiso honore al li[1]) estis la patrino, kun Egeo, de la atika heroo Tezeo, de kiu Piteo iĝis instruisto ĝis kiam la knabo estis plenkreskulo kaj decidis koni sian patron[2][3]. Fakte, estis Piteo tiu, kiu ebligis tiun rilaton, tial kial li ebriigis Egeon kaj enirigis sian filinon en lian ĉambron, ĉar nur li komprenis la antaŭdiraĵon de la Orakolo de Delfo, kiu asertis ke Egeo restus sen idoj ĝis kiam la vin-saketo malfermiĝos[4]. Poste, kiam Tezeo edziĝis al Fedro, Piteo volonte gastigis Hipoliton en sia domo[5].

Piteo havis alian filinon, krom Etro, nomita Henioko. Ŝi edziniĝis al Kaneto, kaj estis la patrino de Scirono aŭ de Siniso[6].

Laŭ la rakontoj, Piteo estis saĝa homo, la nura kiu kapablis interpreti la antaŭdiraĵon pri Egeo, tute nekompreneblaj por la aliaj[7]. Fakte, li estis tiel bona oratoro, ke li eĉ skribis manlibron pri parol-arto. Laŭ Paŭzanio, la tombejo kaj la trono kie Piteo juĝadis ankoraŭ viziteblis, multajn jarojn post lia morto[8].


Antaŭe: Mitaj reĝoj de Trezeno Poste:
Hiperenoro kaj Antaso Piteo Tezeo

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ovidio. Pri heroinoj, 10.31.
  2. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 2.30.8.
  3. Skolastiko pri Pindaro. Ol. 1.44.
  4. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 3.15.
  5. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 1.22.2.
  6. Plutarko. Pri Tebo, 25, 4-5.
  7. Ovidio. Metamorfozoj, 8.622.
  8. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 2.31.3