Pitkarna kanbirdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pitkarna kanbirdo
Pitkarna kanbirdo
Pitkarna kanbirdo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Silviedoj Sylviidae
Genro: Acrocephalus
Specio: A. vaughani'
Acrocephalus vaughani
(Sharpe, 1900)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Pitkarna kanbirdo (Acrocephalus vaughani) estas paserina birdo de la genro Acrocephaluskanbirdoj kiuj estas brunecaj birdoj kiuj loĝas en kareksejoj kaj apartenas al la familio de Akrocefaledoj, sed iam estis inkludataj en la grupo de Silviedoj.

Ĝi estas 17 cm longa kanbirdo kun relative mallonga beko. Plenkreskulo estas olivbruneca supre kaj sablokolora sube, kun malhela strio traokula kaj hela superokula strio. En flugiloj varia kvanto de blankaj plumoj ofte nesimetrie miksiĝas kun pli malhelbrunaj al nigrecaj plumoj (strange kompare kun la malnovmondaj kanbirdoj); simile en vosto estas centraj malhelaj plumoj kaj eksteraj blankaj vostoplumoj. Nematuruloj estas brunaj supre, kaj tre helbrunflavecaj sube sen blankaj plumoj.

Ĝi estas endemia de la vulkana Pitkarna Insulo en suda Suda Pacifiko. Surloke konata kiel "Pasero" (ĉar veraj paseroj ne estas en Pitkarno), estis komuna en la insulo, kie ĝi estas la ununura terbirdo. Ĝi estis iam klasita kiel Vundebla specio fare de la IUCN pro ties malgranda teritorio[1]. Sed novaj pristudoj montris, ke ĝi estas pli rara ol iam supozate kaj pro tio ĝi estis relistita kiel Endanĝerita en 2008[2].

La supozebla populacio estis ĉirkaŭ 2000 en 1998 kaj poste estas inter 250 kaj 1000 kaj tre verŝajne malpliiĝas; la teritorio estas malgranda, nur de ĉirkaŭ 5 km. La malpliiĝon kaŭzas certe la multnombro de enmetitaj katoj kaj ratoj, kies nombro ankaŭ malpliiĝas pro la malpliiĝo de la birdospecio, dum la klopodoj forigi tiajn invadintojn malsukcesis. Krome kaj homoj kaj kaproj malpliiĝas la indiĝenan flaŭron necesan por la specio.

Tiu pacifika birdo loĝas en arbaro, arbustaro kaj eĉ ĉe homaj loĝejoj, sed ne ĉe klifoj aŭ malferma kamparo. Ĝi estas insektovora, rare manĝas surgrunde eble pro la eventuala danĝero de katoj aŭ homoj. Ŝajne ili reproduktiĝas laŭ izolitaj paroj, malkiel la proksima Hendersona kanbirdo A. taiti, kiu formas reproduktajn grupojn, eble por eviti ĝenadon kaj nestabilon de la biotopo en Pitkarno. Tamen foje reproduktado okazas en grupo.

Notoj

  1. BLI (2004)
  2. BLI (2008)

Referencoj

Eksteraj ligiloj