Pitkarna lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La pitkarna lingvo („Pitkern“) estas kreola lingvo parolata en la Pitkarna Insularo, aŭ fakte en la Pitkarna insulo, la sola loĝata insulo de la insularo. La lingvo baziĝas je dialekto de la angla lingvo el la 18-a jarcento, kaj la tahitia lingvo de tiu epoko.

La preskaŭ sama lingvo ankaŭ parolatas fare de la loĝintoj de la Pitkarna insulo, kiuj en 1856 estis translokigitaj al la Norfolkinsulo - tiu lingva variaĵo loke nomatas „Norfuk“„Norfolk“ (vidu: Norfolka lingvo).

Kodo de la pitkarna lingvo laŭ la normo ISO 639-3 estas pih.

Historio de la lingvo[redakti | redakti fonton]

La pitkarnanoj originas de grupo de anglaj viroj, ribelintoj de la ŝipo Bounty [Baŭnti] en 1789, kaj de ties tahitiaj virinoj. Post la ribelo, la maristoj unue velis al Tahitio, kie parto de ili forlasis la ŝipon kaj poste estis malliberigitaj. La resto, gvide de Fletcher Christian, kune kun la pariĝintaj tahitiaj virinoj pluvelis kaj fine setlis en la Pitkarna insulo en la suda parto de la Pacifika Oceano.

Ĉar la maristaro de la ŝipo Bounty ne parolis la tahitian, sed la loĝantaro de Tahitio ankaŭ preskaŭ ne parolis la anglan, ekestis la kreola lingvo Pitkern, kies evoluo ekde tiu momento evoluis fakte sendepende de la angla aŭ tahitia lingvoj.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Wut-a-way you. Good day. − Bonan tagon. („Kiun vojon vi?“)
I glad to meet yorley. I'm glad to meet you. − Mi bonŝancas renkonti vin.
Where's dem? Where are they? − Kie ili estas?
Dar's et. That's it. − Tiel estas / Jen ĉio.
Tomolla ha tudder one The day after tomorrow − Postmorgaŭ („Morgaŭ kaj poste unu“)
Ain't account'n! That doesn't count! − Tio ne kalkuliĝas.
Stobb i let I talk. Stop and let me say something. − Ĉesu kaj lasu min diri ion.
You tallin' stolly. You're lying. − Vi mensogas. ("Vi rakontas historiojn“)
Yus plum how poo-oo. Your bananas are green. − Viaj bananoj verdas. („Viaj bananoj kiom naŭzaj“.)
Berlin es a kapitel a' Doichland. Berlin is the capital of Germany. − Berlino estas la ĉefurbo de Germanio ("Deutschland").
About ye gwen? Kien vi iras?
You gwen whihi up suppa? Ĉu vi ekkuiros vespermanĝon?
I nor believe. Mi ne kredas.
Ye like-a sum whettles? Ĉu vi volas iom da manĝaĵo?
Do' mine. Ne gravas.
Wa sing yourley doing? Kion vi faras?
I se gwen ah big shep. Mi iras al la ŝipo.
Humuch shep corl ya? Kiom ofte venas ŝipojn ĉi tie?
Cooshoo! Bone!

Noto: La ortografio de la pitkarna lingvo ne estas normigita.