Pittsburgh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pitsburgo)
Pittsburgh
urbo de Pensilvanio • kantona sidejo • urbego • home rule municipality of Pennsylvania

Flago

Blazono

Flago Blazono
Devizo: Benigno Numine
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 302 971  (2020) [+]
Loĝdenso 2 006 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 27′ N, 80° 0′ U (mapo)40.441666666667-80Koordinatoj: 40° 27′ N, 80° 0′ U (mapo) [+]
Alto 373 m [+]
Areo 151 km² (15 100 ha) [+]
Horzono orienta horzono de Nordameriko (UTC-5) [+]
Pittsburgh (Pensilvanio)
Pittsburgh (Pensilvanio)
DEC
Pittsburgh
Pittsburgh
Situo de Pittsburgh
Pittsburgh (Usono)
Pittsburgh (Usono)
DEC
Pittsburgh
Pittsburgh
Situo de Pittsburgh

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pittsburgh [+]
vdr
Loko de Picburgo en Kantono Allegheny, Pensilvanio.

Picburgo[1] (aŭ Pitsburgo, eraro laŭ PMEG[2]) (angle Pittsburgh /ˈpɪtsbɜːrɡ/), la "Urbo de Ŝtalo", ĉefurbo de la Konteo Alegenio, Pensilvanio. Fondita en 1794 ĉe la kunfluo de la riveroj Alegenio kaj Monongahelo, kiuj iĝas la rivero Ohio, Pittsburgh estas la dua plej granda urbo en Pensilvanio (post Filadelfio). Ĝiaj koloroj estas nigro kaj orkoloro.

Ĝi estas parto de la Megalopolo Grandaj Lagoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝis la 18-a jarcento, en la regiono de estonta okcidenta Pensilvanio loĝis sole indianoj. La francoj kaj la britoj interesiĝis pri la regionoj pro la utilaj riveroj. En 1753, ŝtatestro Dinwiddie de Virginio sendis majoron Georgon Vaŝingtonon tien por ekscii pri la agoj de la francoj. VAŜINGTONO rekomendis la konstruon de fortikaĵo ĉe la kunfluo. La britoj ekkonstruis fortikaĵon en 1754, sed la francoj ĝin kaptis, finkonstruis, kaj nomis Fortikaĵo Duquesne (Dukeno). Post kvar jaroj, la britoj venkis la francojn kaj detruis la fortikaĵon. En 1759, la britoj konstruis novan fortikaĵon kaj nomis ĝin Fortikaĵo Pitt (Pito) honore brita ĉefministro William Pitt. Post kvin jaroj, John CAMPBELL verkis la unuan urboplanon por "Pittsburgh".

Post la Usona Revolucio, multaj homoj, precipe irlandanoj kaj skotoj, setlis en la regiono. Pittsburgh iĝis grava urbo por ŝipkonstruo. Vaporŝipoj de la rivero Monongahelo iris ĝis Cincinatio, Sankta-Luizo, kaj eĉ Nov-Orleano. Dum tiu epoko, Pittsburgh kontatiĝis kiel la "Pordo al la Okcidento". Inter la jaroj 1800 kaj 1816, la loĝantaro plinombriĝis de 1500 ĝis pli ol 10000.

La situo kaj la rimedoj de Pittsburgh sukcesigis la urbon komerce kaj industrie. Inter la jaroj 1763 kaj 1850, la urbo iĝis la ĉefa produktejo de vitraj varoj danke al abundaj kvantoj da sablo, karbo, kaj argilo. Plimalpli 62 vitrofabrikoj konstruiĝis en Birmingham, tiama urbo, kiu hodiaŭ estas la pitsburga kvartalo South Side.

Je la fino de la Usona Enlanda Milito, Pittsburgh produktis pli ol duonon de la ŝtalo kaj pli ol trionon de la vitro en Usono. En 1860 Edwin L. Drake trovis petrolon en Titusvilo, Pensilvanio, urbeto norde de Pittsburgh.

Gravaj industriistoj, kiaj Andrew Carnegie, Henry Clay Frick, Andrew W. Mellon, kaj Charles M. Schwab riĉiĝis en Pittsburgh. George Westinghouse fondis pli ol 60 kompaniojn en Pittsburgh.

Kompreneble, kun la kreskado de industrio aperis sindikatoj. En 1892 okazis la Homestead Steel Strike (Homsteda Ŝtalo-Striko), pro kiu pluraj homoj mortis. Henry Clay FRICK, la kontrolisto de la fabriko, estis pafita, ponardita, kaj preskaŭ mortigita pro la katastrofo.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Dum la 20-a jarcento, multaj rimedoj elĉerpiĝis kaj Pittsburgh perdis la ŝtalindustrion al eksterlandaj produktistoj. Bonsorte, la malapero de industrio helpis la beligon de la urbo. La aero kaj la akvo puriĝis. Dum la 1980-aj jaroj, Pittsburgh akiris la titolon de la "plej enloĝinda urbo" en Usono.

Nun la regiono de Pittsburgh havas pli ol 2 milionojn da loĝantoj. Ĝi famas pro teknologio kaj universitatoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Servoj[redakti | redakti fonton]

Amaskomunikiloj[redakti | redakti fonton]

Konataj urbanoj[redakti | redakti fonton]

Sporto[redakti | redakti fonton]

Profesiaj sportoteamoj[redakti | redakti fonton]

Panorama vido de la Ora Triangulo de Pittsburgh je aŭgusto 2019. La urbo estas fama de siaj multaj pontoj trans la rivero Monongahela

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]