Pivota muelejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fermita pivota muelejo en Uden (Nederlando)

La pivota muelejo estas tre malnova tipo da ventmuelejo. En Nederlando ankoraŭ restas proks. 40 da ili, ĉefe en Gelderlando, Nord-Brabanto, Limburgo kaj Zelando. En Belgio ankoraŭ troviĝas, inter aliaj, unu en Onze-Lieve-Vrouw Ten Duinen (komunumo Koksijde). En norda Francio ankaŭ ekzistas tre belaj pivotaj ventmuelejoj, ekzemple en Hondschoote kie oni povas viziti la "Noordmeulen" - eble la plej malnova pivota muelejo el Eŭropo.

Muelejo de tia tipo estas muntita sur pivoto, kiu ebligas turni ĝin laŭ la direkto de la vento. En la nederlanda lingvo tia muelejo nomiĝas standerdmolen = "stabla muelejo", pro la stablo, kiu tenas la pivoton.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam komence de la 12-a jarcento oni skribe menciis pivotajn muelejojn en Belgio kaj norda Francio. En Germanio ili oftiĝis en la 15-a jarcento. Per pivotaj muelejoj oni ĉefe muelis grenon.