Pixies

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pixies en Kansasurbo, je la 1-a de oktobro 2004.

La Pixies[1] (angle: Feoj) estas usona alternativ-muzika bando formita en Bostono, Masaĉuseco je 1985.[2] La bando disiĝis je 1993 amare sed reunuiĝis je 2004. Frank BLACK (ankaŭ konita kiel Black Francis), Joey SANTIAGO, Kim DEAL, kaj Dave LOVERING estis (kaj estas) daŭre la membroj de la bando. La Pixies konstatis nur modestan sukceson en sia hejma lando sed estis signifoplene pli sukcesa en la Unuiĝinta Reĝlando kaj aliloke en Eŭropo, kvankam ili neniam atingis ĉeffluan sukceson kun siaj studiaj albumoj.[3]

La muziko de la Pixies estis forte influita per punko kaj surfmuziko kaj, kvankam alte melodia, estis kapabla esti ege abrazia samtempe. Black estis la ĉefa kantverkisto kaj kantisto de la bando kaj havis distinge senespera, hurlanta liverado. Li tipe verkis kriptajn kantojn pri strangaj subjektoj, kiel NIFOj kaj superrealismo.[4] Aludoj al mensa malstabileco, perforta biblia imagado, fizika vundado, kaj incesto elstaras en multe da la kantoj de la bando.[5][6]

La grupo ofte postulatiĝas, kiel la tuja antaŭ-bando de la alternativ-muzika kreskego je la frua 1990-oj, kvankam ĝi disiĝis antaŭ de rikolti iujn helpojn tiu eble rezultus.[7][8] La agnosko de konfesita amanto Kurt COBAIN pri tiu, kiun Nirvana ŝuldis al la Pixies,[9] kune kun similaj tributoj de aliaj alternativ-muzikaj bandoj, sekurigis, ke la legaco kaj influo de la Pixies kreskis signife dum la jaroj post ilia forpaso.[10][11]

Referencoj

  1. Kvankam la bando nomiĝas "Pixies" sur siaj albumoj, bandaj membroj aludas sin, kiel parto de "the Pixies" ("the" estas la difina artikolo en la angla lingvo), kaj tiel ankaŭ la plejmulto de skribitaj fontoj.
  2. ERLEWINE, Stephen Thomas. Pixies. All Music Guide (Ĉia Muzika Gvido). Retrovita je la 10-a de septembro 2005. (angle)
  3. ERLEWINE, Stephen Thomas. American Alternative Rock/Post-Punk (Usona Alternativ-Muziko/Post-Punko). All Music Guide (Ĉia Muzika Gvido). Retrovita je la 20-a de majo 2006. (angle)
  4. Black Francis. Teksto. "The Happening." Bossanova. Gramofondisko. 4AD Records 1990. (angle)
  5. Black Francis. Teksto. "Broken Face." Surfer Rosa. Gramofondisko. 4AD Records 1988. (angle)
  6. Black Francis. Teksto. "Dead." Doolittle. Gramofondisko. 4AD Records 1988. (angle)
  7. ERLEWINE, Stephen Thomas. Pixies. Biografio. All Music Guide (Ĉia Muzika Gvido). Retrovita je la 10-a de septembro 2006. (angle)
  8. HODGES, Jacqueline. Rock & Alt Review - The Pixies - Wave of Mutilation (Rok- & Alternativ-Muzika Recenzo - La Pixies - Ondo de Mutilo) BBC. Retrovita je la 3-a de majo 2004. "Then along came the Surfer Rosa album where, without realising it at the time, a pre-Nevermind Steve Albini produced the blueprint for grunge and a legend was born." ("Tiam estiĝis la albumo Surfer Rosa, kie, ne konsciinte tiame, antaŭ-Nevermind-a Steve ALBINI produktis la blukopion por grunĝo, kaj legendulo naskiĝis."). (angle)
  9. Kurt Cobain on Pixies and The Breeders (Kurt COBAIN pri Pixies kaj The Breeders). Melody Maker (Faranto de Melodiaj) (la 29-a de aŭgusto 1992). Retrovita je la 2-a de septembro 2006. (angle)
  10. BIEL, Jean-Michel kaj GOURRAUD, Christophe. They Said About the Pixies... (Ili Diris pri la Pixies...) Alec Eiffel. Retrovita je la 11-a de septembro 2006. (angle)
  11. BIEL, Jean-Michel kaj GOURRAUD, Christophe. Homages to the Pixies (Omaĝo al la Pixies). Alec Eiffel. Retrovita je la 28-a de aŭgusto 2006. (angle)

Ŝablono:Ĝermo-muziko

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda