Piza monto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Piza monto
La valo de Pizo, vidata de la Piza monto.
La valo de Pizo, vidata de la Piza monto.
montara sistemo
Alteco 917 m (monto Serra)
Situo Italio
Montaro Izolata monto
Geografia situo 43° 45′ N, 10° 33′ O (mapo)43.7510.55Koordinatoj: 43° 45′ N, 10° 33′ O (mapo) f4
Piza monto (Toskanio)
Piza monto (Toskanio)
DEC
Piza monto
Piza monto
Situo de Piza monto
Piza monto (Italio)
Piza monto (Italio)
DEC
Piza monto
Piza monto
Situo de Piza monto
Map
Piza monto
vdr

La Piza monto (itale Monte Pisano, aŭ ankaŭ Monti Pisani, en la plurala formo) estas eta montaro, kiu situas en la centro-norda parto de Toskanio, kaj pro kiu la urbo Lucca ne videblas el Pizo. Ĝia formo estas ovala, de nord-oriento al sud-okcidento.

Ĉiuj la montoj, kiuj konsistigas la montaron, altas malpli ol mil metroj; kelkaj el ili estas nur iom pli altaj ol montetoj. La ĉefa monto estas monto Serra (917m), sur kiu estis konstruataj televidaj ripetiloj.

La teritorio de la Piza monto enhavas la komunumojn Buti, Calci, San Giuliano Terme, Vicopisano (kiu tamen lokiĝas trans la rivero Serchio), Vecchiano, Lucca kaj Capannori. Tiu ĉi regiono estas riĉa je mezepokaj vilaĝetoj kaj fortikaĵoj. La ĉefaj mirindaĵoj estas la mezepoka vilaĝeto Vicopisano, la Rocca della Verruca, la Kortuzio de Calci (ankaŭ nomata la Kortuzio de Pizo), la abatejo Santa Maria di Mirteto en Asciano, la sanktejo Santa Maria in Castello en Vecchiano kaj la vilaĝo Ripafratta, ĉe la nord-okcidenta parto de la montaro.

Tipaĵo de la regiono estas oliva oleo, kio evidentiĝas per ĉeesto de multenombraj olivarboj laŭ la flankoj de la montoj. La montaro ankaŭ estas riĉa je ŝtonminejoj (grandan parton de la ŝtonoj uzataj por la konstruado de la Duomo de Pizo oni minis en San Giuliano Terme).

Aliaj tipaj agrikulturaj produktoj de la regiono estas kaŝtanoj. Antaŭ oktobro, la montoj ankaŭ riĉas je multspecaj fungoj, inter kiuj boletoj.

Esperanto kaj Piza monto[redakti | redakti fonton]

En la regiono okazis, de la 18-a de septembro ĝis la 24-a de septembro 2008, la unua Semajno de Kulturo Internacia, dum kiu junaj esperantistoj el diversaj landoj renkontas la lokajn studentojn de meznivelaj lernejoj, kadre de kunorganizado de la Itala Esperantista Junularo kaj la tieaj komunumoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]