Pjatro Hlebka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pjatro Hlebka
Persona informo
Naskiĝo 23-an de junio 1905 (1905-06-23)
en Vyalіkaya Wsa
Morto 18-an de decembro 1969 (1969-12-18) (64-jaraĝa)
en Minsko
Tombo Eastern Cemetery vd
Lingvoj belorusa vd
Ŝtataneco Sovetunio vd
Alma mater Minsk Belarusian Pedagogical College • Pedagogical Faculty of the Belarusian State University vd
Partio Komunista Partio de Sovetunio vd
Profesio
Okupo dramaturgotradukisto • poeto • diplomatosciencistoverkisto vd
Aktiva dum 1925– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pjatro Hlebka (beloruse - Пятро Глебка 6-an de julio 1905 - 18-an de decembro 1969) - belorusa poeto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Naskiĝis en kamparula familio. Post fino de sepjara lernejo (1923) provis ekstudi en Belorusa Ŝtata Universitato, sed fiaske, post kio, li ekstudis en Belorusa pedagogia profesilernejo (1924-1927), en kia, tiatempe instruis Jakub Kolas. Ĉi tie li interkonatiĝis kun Paŭluk Trus kaj Maksim Luĵanin. En la jaro 1925 Pjatro Hlebka ekmembriĝis en Literatura Unio "Junularo", en sama jaro li debutis kiel poeto. Iliaj komencantaj versoj estis karakterigitaj per incitiĝo, "ŝtala kredo" en "ora mateno" de lando. Post transiro de Pjatro Hlebka en la jaro 1926 al Literatura unio "Altaĵo" ŝanĝis kaj lia krea maniero. Ĝi iĝis pli modera, psikologie enprofundita. En la jaro 1927 Pjatro Hlebka ekstudis je literaturlingvista fako de Belorusa Ŝtata Universitato, kie li ricevis novan krean impulson. Realo estis videbla por poeto en romantika lumo, en liaj versoj tiatempaj ekzistas granda influo de Sergej Jesenin, pri kio la poeto men konfesis en sia aŭtobiografio.

Unua versaro de Pjatro Hlebka - "Eglanterio" (1927) estas hela tipo de lirika poezio. Lirikaĵoj de la poeto akiris simbolajn kaj alegoriajn trajtojn, lirika heroo plej ofte esprimas sin per minoraj tonoj, per ŝtorma torento de kontraŭdiraj pensoj kaj travivaĵoj. Gravan rolon en liaj verkoj ludas temo de amo, ekzemple en versaro "Belo de juneco" (1927). La poeto kreis ankaŭ ciklojn de verkoj en kiaj li priverkadis naturon ("Acero velkis", "Kurbiĝas salikoj", "Renkontas primaveron" kaj aliaj). En postaj versaroj - "Solenecaj tagoj" (1930), Iro de eventojn" (1932), "Kvar ventoj" (1935), "Kuraĝo" (1938) hele refleksis atmosfero de literatura vivo dum la jardeko 1930 kun ĝia entusiasma glorado de heroa nuntempo kaj apoteozo de revolucio.

Post fino de universitato (1930) Pjatro Hlebka laboris en gazetoj. Dum 1934-1936 agadis kiel konsilisto pri poezio en Verkista unio de Belorusa SSR. Dum Granda patriota milito laboris en redakcioj de militaj gazetoj "Por Sovetunia Belorusio" kaj "Por libera Belorusio". Sub plumnomo Jazep Kasila verkis satirajn versojn por gazetoj "Mortigos nazian vipuron" kaj "Partizana bastonego". Dum 1943-1945 li agadis kiel redaktoro de eldonejo "Sovetunia Belorusio", ĉefa redaktoro de Ŝtata eldonejo de Belorusa SSR en Moskvo. En la jaro 1944 li estis enoficigita je estro de grupo pri kompilo de "Rusa belorusa vortaro" (1953).

Liriko de milita tempo estas rimarkebla en ĉia belorusa literaturo, kaj estas pinto de literatura laboro de la poeto (verkoj "Partizanoj", "Morto de soldato", "Pri libroj", "Al Belorusio" kaj aliaj).

Pjatro Hlebka membris em Sciencakademio de Belorusio (de 1957), estris ĉe Instituto pri artesploro, etnografio kaj folkloro ĉe Sciencakademio de Belorusia SSR (1957-1969), li zorgis pri evoluo de belorusa lingvo, ĝia kulturo, pri ĝia ŝtata nivelo. Pjatro Hlebka kunagadis je ellaboro de ĉefaj direktoj de esploroj de teatro, arto, kino, etnografio, folkloro. Li estis elektita kiel deputito de Plejalta Soveto de Belorusa SSR (1955-1967), kiel membro de delegacio de Belorusa SSR multfoje partoprenis en laboro de Ĝeneralaj Asemblejoj de UNO. Kiel itogo de ĉi tiaj vojaĝojn estis verkitaj "Versoj pri eksterlando" kaj "Interparolo kun oceano".