Plácido Domingo
Plácido Domingo | |
---|---|
Plácido Domingo
| |
Bazaj informoj | |
Naskonomo | José Plácido Domingo Embil |
Naskiĝo | 21-an de januaro 1941 (83-jaraĝa) en Madrido |
Edz(in)o | Marta Domingo |
Deveno | Ŝablono:Flagicon Madrido, Hispanio |
Ĝenroj | opero |
Profesio | kantisto, orkestrestro |
Tipo de voĉo | tenoro |
Aktivaj jaroj | 1959 - nuntempo |
Eldoninto | Philips Classics |
Parencaj temoj |
José Carreras, Luciano Pavarotti, Montserrat Caballé |
Retejo | www.placidodomingo.com |
José Plácido DOMINGO EMBIL, opera kantisto, naskiĝis je la 21-a de januaro 1941 en Madrido, Hispanio.
Li havas tenoran voĉon kaj kantas france, hispane, angle, itale, germane kaj ruse.
Li loĝis dum sia infanaĝo en Meksiko. En 1959 li debutis kiel Alfredo en La Traviata.
Dum la 1960-aj jaroj li multe kantis en Usono, kaj ankaŭ en Eŭropo. En la 70-aj jaroj li komencis sian malpli konatan karieron kiel orkestrestro.
Li estas speciale konata de la nefaka publiko pro siaj fojaj kunlaboroj kun modernmuzikaj kantistoj, sed ĉefe pro sia partopreno kun José Carreras kaj Luciano Pavarotti en la societo "La Tri Tenoroj", kiu kantis en amasaj recitaloj en la 90-aj jaroj.