Pléchâtel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Pléchâtel (stacidomo).


Pléchâtel
komunumo
La urbodomo poŝtoficejo
Oficiala nomo: Pléchâtel
Ŝtato Francio Francio
Regiono Bretonio
Departemento Ille-et-Vilaine
Arondismento Redon
Kantono Bain-de-Bretagne
Interkomunumo Meza Vilaine kaj de Semnon
Historia regiono Bretona duklando
Rivero Vilaine
Situo Pléchâtel
 - koordinatoj 47° 53′ 43″ N 01° 44′ 50″ U / 47.89528 °N, 1.74722 °U / 47.89528; -1.74722 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 116 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco m s. m.
Areo 36,32 km² (3 632 ha)
Loĝantaro 2 495 (2006[1])
Denseco 68,69 loĝ./km²
Dato 2008-2014
Urbestro Éric Bourasseau
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 35470
INSEE 35221
Situo kadre de Francio
Situo kadre de Francio
Situo kadre de Francio
Situo kadre de Ille-et-Vilaine
Situo kadre de Ille-et-Vilaine
Situo kadre de Ille-et-Vilaine
Vikimedia Komunejo: Pléchâtel
Retpaĝo: Oficiala retpaĝejo de la komunumo

Pléchâtel (Plegastell bretonlingve) estas franca komunumo, situanta en la departemento Ille-et-Vilaine kaj en la regiono Bretonio. Ĝi apartenas al la kantono de Bain-de-Bretagne kaj estas ligita al la arondismento de Redon.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Pléchâtel situas ĉe la kunfluejo de la riveroj Vilaine kaj Semnon.

Laŭ la riĉeco de la flaŭro, Pléchatel situas je la kvara rango de la komunumoj de la departemento por la nombro de taksonoj en la diversaj biotopoj, t.e. 637 por komunuma averaĝo de 348 taksonoj kaj departementa sumo de 1373 taksonoj (118 familioj). Oni aparte nombris 63 taksonojn je granda hereda valoro (el tuto de 207) ; 31 protektatajn taksonojn kaj 34 apartenantajn al la ruĝa listo de la Armorika montaro (departementa sumo de 237) [2].

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ ĝia nuna nomo "Pléchâtel", la komunumo estis konata sub la formo Plebs Castel (« bapta preĝejo de la kastelo ») en 875, Ploucastellum (latinizita bretona formo) en 1050, Ploicastel en 1086.

Pléchâtel, kies unua parto "plé-" indikas bretonan originon, prenis sian nomon de kastelo, kiu verŝajne troviĝis ĉe la nuna vilaĝo "Châtellier", situanta sur la altaĵoj superantaj la riveron "Semnon", malnovan limon inter la "redonoj" (lando de Rennes) kaj la namnetoj (lando de Nantes).

Post la murdo de la reĝo Erispoe en Novembro 857 fare de Salomono lia kuzo, tiu lasta donacis al monaĥoj de la abatejo Saint-Melaine de Redon preskaŭ la duonon de la teritorio de Pléchâtel. La 28-an de junio 874, Salomono estis siavice murdita de Pascweten (lia bofilo), Guignon (lia nevo) kaj Gurwant. Gurwant, kiu regis post li, tiam donis la reston de la paroĥo al la Abatejo Saint-Sauveur de Redon, kiu fondis en la 11-a jc priorejon. Antaŭ ol dependi de la episkopejo de Rennes, la paroĥo de Pléchâtel dependis origine de la episkopejo de Nantes.

Ekde 1086, religiuloj diservis en la prioreja kapelo konsekrita al sankta Marteno : la monaĥoj okupis la priorejon ĝis la fino de la 17-a jc. La senjoroj kaj nobelaj familioj, kiuj dividis inter si la teritorion estis : Mainténiac, Plessis-Bardoult, La Touche, la Pungerais kaj Trélan. Oni kutlivis la viton en Pléchâtel ekde la 11-a jc.

Transportoj[redakti | redakti fonton]

La stacidomo de Saint-Senoux - Pléchâtel

Lokoj kaj monumentoj[redakti | redakti fonton]

Prahistoriaj kaj antikvaj restaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • La menhiro de Pierre-Longue aŭ de Perrain aŭ de Perrin (neolitika epoko): situanta sude de la muelejo de Quénouard, la menhiro de Pierre-Longue estas kvarca bloko alta je 4m. Antaŭ la kristanigo, la menhiroj ludis rolon en la religia vivo de la loĝantaroj. Ili simbolis la forton, la senmortecon kaj verŝajne la fekundecon.
  • La ruinigita dolmeno de Pierre-Blanche, situanta inter la vilaĝo de Châtellier kaj tiu de la Guinois.
  • Prahistoriaj restaĵoj de megalitoj, gallo-romiaj vilaoj kaj banejoj.
  • Spuroj de fortikaĵoj en Châtellier, en Rochefort, en Riadun kaj en Motte-Marlin.
  • Restaĵoj de menhirvico nomataj Pierres-Blanches (ŝtonoj blankaj): kvin ŝtonoj el blanka kvarco vicigitaj ĉe angulo de kampo (La kampo de "Meules") kovris trezoron gardatan de la blanka leporhundino. "La payenne", fantasta besto, plezuriĝis en siaj frenezaj kuroj, renversi la pasantojn. Alia legendo diras ke la Dipatrino iutage ŝpinis, portante la longan ŝtonon sur sia kapo kaj la blankajn ŝtonojn en sia antaŭtuko. Kiam ŝi kliniĝis por repreni sian falintan spindelon, la unua el tiuj ŝtonoj fale plantiĝis kaj la aliaj forflugis al la kampo de "Meules".
  • La romia vojo de Nantes al Rennes kaj tiu de Angers al Carhaix.
  • Megalita tombo kaj teramaso, situanta en la loko nomata les Landes, registrita en 1980 kiel monumento historia[3].

Civila arkitekturo[redakti | redakti fonton]

  • La kastelo de Mainténiac (17-a - 19-a jc). Tiu kastelo estis menciita ekde 1086 en la ĉartaro de la abatejo de Redon. Posedaĵo de Guillaume Guillou (en 1427), poste de familioj Challot (en 1544, en 1556), Chéreil (en 1668), Robinault (en 1728), Desclos senjoroj de La Molière (en 1754) kaj en la 19-a jc, de la familioj Leveil, Dréo, Simon, Pierre Delaitre, Delahaye kaj Fabre (en 1975). La privata kapelo estis starigita de François Chéreil en 1671. La nuna konstruaĵo estis starigita en la 17-a jc. La kastelo estis rearanĝita en la 19-a jc.
  • La kastelo de Plessis-Bardoul, antaŭnelonge restaŭrita. Plessis-Bardoul posedis antaŭlonge juĝrajton. Tie, verŝajne, naskis Jacques Bardoul, kavaliro de la Ordeno de Sankta-Johano de Jerusalemo kaj defendanto de Rodiso kontraŭ Mehmedo la Dua en 1480. En 1340, la bieno de Plessis-Bardoult apartenis al Pierre de Neufville. De la 14-a ĝis la 19-a jc, ĝi estis la posedaĵo de la familioj Bardoult, Neufville (en 1427 kaj en 1562), le Ménager (en 1570), Tanouarn (en ĉ. 1641), Simon kaj d'Andigné (meze de la 18-a jc). Inter 1562 kaj 1598, La Plessis-Bardoult estis loko de protestantismaj ceremonioj kaj de kontraŭkatolikaj agoj. La nuna kapelo anstataŭis la antaŭan konstruaĵon konstruitan en 1600.
  • La nobeldomo de Pont-Neuf (17-a - 18-a jc). Estis kapelo datiĝanta de 1709 kaj detruita en la 19-a jc. La "Pont-Neuf" ŝajnas estinta la loko de du bataloj, la unua en 578 (en kiu Guéroch, grafo de Vannes, venkis la frankojn de la reĝo Ĉilperiko la Unua), la dua en 843, kiam Erispoe kaj la grafo Lambert estis venkitaj de la frankoj de Rainald, grafo de Nantes.
  • La nobeldomo de La Touche (16-a jc). Ĝi posedas privatan kapelon. Posedaĵo de la familioj Georges Godet senjoro de Ville-Harel (en 1589), Chereil, siroj de Minténiac, Chérel (en 1659) kaj de markizo de Marboeuf ;
  • La nobeldomo de la Pungerais (16-a - 17-a jc). Posedaĵo de la familio Guillemot poste de la familio Chérel en 1679.
  • La nobeldomo de Riadan aŭ Riadun. Mastrodomo de la ardezejoj de Riadun. Posedaĵo de la fraŭlinoj de Branbuan (Komence de la 20-a jc), de la familio Berhaud (1939) konservisto de la muzeo de Rennes, de la familio Beunet (1969), kaj de la familio Bertaŭ (ekde 2011).
  • La nobeldomo de Trélan. Posedaĵo de la senjoroj de Trélan en 1375.
  • La malnova nobeldomo de Perrain aŭ Perrin (16-a jc), situanta apud la menhiro de "Pierre-Longue". Posedaĵo de la familio Guillemot.
  • La malnova nobeldomo de la Motte. Posedaĵo de la familio Trélan en 1660.
  • La malnova nobeldomo de Perray. Posedaĵo de la familio Chérel en 1689.
  • La malnova nobeldomo de Bois-Tenet.
  • La puto de la nobeldomo de La Touche (16-a jc).
  • La domo de la pordoj 'morlaises' (1607).
  • Multaj forĝejoj ekzistis antaŭlonge sur la erikejo de Bagaron (12-a jc).
  • La altforno aŭ forĝejoj de Plessis-Bardoult (18-a - 19-a jc), situanta en la loko nomata "Les Forges" (la Forĝejoj). Konstruita el ruĝa skisto, ĝi estis starigita en 1828 de Anne-Marthe Roland, grafo Onffroy. Dum la 19-a jc, la altforno estis nutrata per ferminaĵo de la erikejo de Bagaron[4].
  • 6 muelejoj el kiuj la akvomuelejoj de Macaire, de l'Ardouais (1740), de Quénouard, de la Huais, de Rolland.
  • La ardezejoj de Riadun (18-a - 19-a jc).
  • La libera lernejo por knaboj, apud la preĝejo, anstataŭis la malnova palacon de la Tonneraye, kiu apartenis en 1560 al la familio Chérel .
  • La domo de la Houitière, nomata ankaŭ "la Ville Rouge", situanta en la vilaĝo de Châtellier.

Sakrala arkitekturo[redakti | redakti fonton]

  • La kalvario (14-a - 15-a jc) situanta sur placo de la urbodomo : unubloka kruco kun granda beleco. Kovrita per kvarfaca tegmento superata de kvadrata tureto kun sur ĉiu faco Trinitato, virgulino kaj du anĝeloj. Sur la fosto, bareliefe, sur ĉiu faco tri apostoloj supermetitaj kaj ŝirmataj en niĉoj kun rompita arko kaj gotikaj skriboj. La kruco estis klasita en 1908 kiel monumento historia[5].
  • La preĝejo Saint-Pierre (1884 - 1891), verko de la arkitekto Henri Mellet. La praa romanika preĝejo estis malkonstruita en 1892. La malnova preĝejo konsistis el romanika navo (triumfa arko, kun du flankaj altaroj, apartigis ĝin de la ĥorejo), el du flankaj navoj, el ĥorejo kun rekta absido kaj el du kapeloj. La ĥorejo, la flankaj navoj kaj la kapeloj datiĝis de la 16-a kaj de la 17-a jc. La ĥorejo, kiu estis renovigita en 1789, enhavis antaŭlongtempe la blazonŝildojn kaj la niĉtombojn de la prioroj de Pléchâtel.
  • La malnova priorejo (17-a jc). La monaĥoj okupis la priorejon ĝis en la fino de la 17-a jc. La konstruaĵo poste fariĝis posedaĵo de la senjoroj de Plessis-Bardoult. Aĉetita de F-ino Giffart, ĝi fariĝis posedaĵo de S-ro Lohier de La Motte, pastro de Pléchâtel, kiu donis ĝin al la Fratinoj de la Karitato de Sankta-Ludoviko. La konstruaĵo fariĝis en 1949(?) domo por ripozo kaj resaniĝo. Oni pretendas ke ĝia privata kapelo troviĝis en apuda kampo nomata "la Vigne" ("la Vito"). La priorejo posedis antaŭlongtempe juĝrajton;
  • La kapelo Notre-Dame-de-la-Salette (1812-1889).
  • La kapelo Saint-Saturnin ou Saint-Saulny (1709-1715). Antaŭlonge subparoĥo, tie apud ĝi staras fontano. En ĉ. la 18-a jc, priorejo situis apud la kapelo.
  • La kapelo de Châtellier konstruata de 1880 ĝis 1885 de la arkitekto Arthur Regnault
  • La kapelo de Plessis-Bardoult, starigita en 1600 kaj rekonstruita en ĉ. 1850.
  • La malnova kapelo Saint-Eloi (11-a - 12-a jc).;
  • La malnova kapelo de Bagaron. Antaŭlonge subparoĥo, videblas ankoraŭ la ĉirkaŭmuro de ĝia tombejo.
  • La malnova kapelo de La Touche (18-a jc), malaperinta ekde la fino de la 19-a jc.
  • La malnova kapelo Saint-Martin, situanta en la tombejo kaj malkonstruita en 1845. Temas pri antaŭa posedaĵo de priorejo.
  • La malnova kapelo de Marin, situanta kore de Pléchâtel, sur la vojo de Bain-de-Bretagne. Ĝi estus starigita de maristo por plenumi voton.

Panoramoj al la valo de la rivero Vilaine[redakti | redakti fonton]

  • La Levée: skista klifo en kiu estas fositaj grotoj kaj ŝtuparoj. La loko estis aranĝita vintre 1812 de la paroĥa pastro por doni laboron al la loĝantaro.
  • Le Rocher d’Uzel
  • Le pont de Cambrée
  • Le Pont de la Charrière de kie videblas la kunfluejo de la riveroj Vilaine kaj Semnon

Personoj ligitaj al la komunumo[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • BRIARD, Jacques -- LECERF, Y., france Parures de l'âge du Bronze : les bracelets décorés d'Acigné et Pléchâtel, Annales de Bretagne, n° 82, 2, 1975, paĝoj 107-114.
  • DOTTIN (G.) kaj J. LANGOUET. france Glossaire du parler de Pléchâtel (canton de Bain, Ille-et-Vilaine). Rennes et Paris, Plihon Hommay kaj Welter, 1901. In-8, bradel blua kartonkovrilo, ornamita dorso, pergamena kovrilo (moderna bindaĵo).
  • J.-Y. Tinévez, france Le site de La Hersonnais à Pléchâtel (Ille-et-Vilaine) : un ensemble de bâtiments collectifs du Néolithique final, 2004, (ISBN 2-913745-20-2)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. oficialaj datumoj de 2006 sur la retpaĝejo de Insee
  2. Louis Diard, france La flore d'Ille-et-Vilaine, Atlas floristique de Bretagne, Rennes, Siloë, 2005, mapo p. 170.
  3. Datumbazo 'Mérimée' : PA00090654
  4. france Industria heredaĵo de Bretonio (Regiona Konsilio de Bretonio) Arkivigite je 2014-12-21 per la retarkivo Wayback Machine :Slipo pri la altforno de Plessis-Bardoult
  5. Datumbazo 'Mérimée' : PA00090653

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]