Plélan-le-Petit

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Plélan-le-Petit / Plelann-Vihan
komunumo
komunumo en Francio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Regiono Bretonio
Departemento Côtes-d'Armor
Arondismento Dinan
Kantono Plélan-le-Petit
Komunumaro Komunumaro Plancoët-Plélan
INSEE kodo 22180 [+]
Poŝtkodo 22980
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 933  (2021) [+]
Loĝdenso 91 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 26′ N, 2° 13′ U (mapo)48.434166666667-2.22Koordinatoj: 48° 26′ N, 2° 13′ U (mapo) [+]
Alto 105 m [+]
Areo 21,23 km² (2 123 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Plélan-le-Petit / Plelann-Vihan (Côtes-d'Armor)
Plélan-le-Petit / Plelann-Vihan (Côtes-d'Armor)
DEC
Plélan-le-Petit / Plelann-Vihan
Plélan-le-Petit / Plelann-Vihan
Situo de Plélan-le-Petit / Plelann-Vihan
Plélan-le-Petit / Plelann-Vihan (Francio)
Plélan-le-Petit / Plelann-Vihan (Francio)
DEC
Plélan-le-Petit / Plelann-Vihan
Plélan-le-Petit / Plelann-Vihan
Situo de Plélan-le-Petit / Plelann-Vihan

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Plélan-le-Petit [+]
vdr

Plélan-le-Petit (jen france, prononco [plelɑ̃l pəti], bretone Plelann-Vihan) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Fine de 2021 en la komunumo vivis 1 933 loĝantoj.

La signifo de ĝia nomo estas "Plelan"-la-malgranda. "la malgranda" estis aldonita en 1790 por distingi ĝin de Plélan-le-Grand, kiu situas je ĉirkaŭ 70 km en la departemento Ille-et-Vilaine. La nomo Plelan devenas el la bretona "ploe", kiu signifas paroĥon, kaj "lann", kiu estas ermitejo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Plélan-le-Petit estas malnova primitiva paroĥo kiu inkluzivis antaŭe krom sia nuna teritorio, tiujn de La Landec, Trébédan, Mégrit, Languédias, Trédias (Sainte-Urielle), Saint-Méloir-près-Bourseul (suda duono).

La nomo de Plélan aperas nur en 1330. Ĝia preĝejo dependis de la abatejo de Beaulieu ĝis la franca revolucio. Sub la malnova politika sistemo, Plélan-le-Petit estis paroĥo de la episkoplando de Saint-Malo kaj respondecis pri Saint-Michel-de-Plélan. La malnova paroĥo de Plélan-le-Petit dependis de Dinan. Reprezentis la paroĥon la abato de Beauport. Plélan-le-Petit unue voĉdonis por elekti urban konsilion je la komenco de 1790.

Evoluo de la loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Plélan-le-Petit, urbodomo kaj preĝejo
Evoluo de la loĝantaro
1962 1968 1975 1982 1990 1999 2006 2008 2013
1059 1127 1268 1364 1525 1505 1609 1710 1836

Ejoj kaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

La preĝejo Saint-Pierre-ès-Liens
  • Krucoj de Bordelais, La Ville-Es-Ains, Quehennic, Saint-Tual, du Chatel kaj la sep krucoj de la vojo de Jugon-les-Lacs. Ili estis starigitaj omaĝe al la sep Bretonaj sanktuloj fondintoj de episkopejoj. Kunvenigis la krucojn en 1868 la abato Morin. Benis ilin Mgr David en la jaro 1872. Nur la sokloj estas malnovaj, la krucoj datiĝas de la komenco de la 19-a jarcento.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]