Plaŭto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tito MAKIO PLAŬTO, Latine Titus Maccius Plautus, romia komediverkisto naskiĝis en 285 a.K. (?) kaj mortis en 184 a.K.. Naskiĝis en Umbrio kaj iris al Romo ankoraŭ adoleskanto. Tie eniris teatran karieron, unue kiel teatra helpisto, poste kiel aktoro, poste kiel verkisto. Li fariĝis fama komediverkisto en Romo, adaptante la komedion el la greka modelo al romaj karakteroj. Li enkondukis italajn muzikon, kanton kaj dancon en la teatron kaj verkis pri romiaj homoj kaj moroj, kvankam uzante grekajn nomojn por roluloj kaj urboj. Lia lingvaĵo estis proksima al popola latina kaj li metis en sceno popularajn rolulojn, kiel soldatojn, publikulinojn, sklavojn kaj banditojn.

Cirkuladis sub lia nomo ĉ 130 teatraĵoj, sed laŭ Varono (Varro) nur 21 estis aŭtentaj. La kronologio de la konservitaj verkoj ne estas konata.

Influo

La influo de Plaŭto en Mezepoko, kiam oni legis kaj ludis lin regule en la lernejoj, estis tre granda. Tipoj kiel ekzemple la singlora militisto (el miles gloriosus) restis en la t.n. Commedia dell'arte kaj depost la 15a jc sennombraj aŭtoroj inspiriĝis de lia komika forto: Aulularia ekzemple estis la prabildo de Warenar (1617) de l' Nederlanda P.C. Hooft kaj de L’Avare (1668)] de la Franca Molière, kaj Amphitruo por la Amphytrion (1668) de l' sama Molière, kaj Menaechmi por Comedy of errors (1592?) de Shakespeare. En 1966 la Brita reĝisoro Richard Lester faris la komikan filmon A Funny Thing happened on the Way to the Forum interalie surbaze de Mostellaria, Miles Gloriosus kaj Pseudolus.

Krom komedio, Plaŭto ankaŭ gravas kiel unu el la maloftaj fontoj por nia scio pri la frua Latina.

Krom verki komediojn, li kreis la tragikomedion, kiam li verkis Amfitrionon pri la naskiĝo de Herkulo.

En Esperanto

Verkoj

  • Addictus
  • (Amphitryo) Amfitriono
  • Asinaria
  • Aulularia
  • Bacchides
  • Captivi
  • Casina
  • Cistellaria
  • Curculio
  • Epidicius
  • Menaechmi
  • Mercator
  • Miles gloriosus
  • Mostellaria
  • Persa
  • Poenulus
  • Pseudolus
  • Rudens
  • Saturio
  • Stichus
  • Trinummus
  • Truculentus
  • Vidularia

Eksteraj ligiloj