Ĝemaa el Fna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Placo Ĝemaa el Fna)

Placo Ĝemaa el Fna, ĝenerala vidaĵo.

Ĝemaa el Fna
placobazarovidindaĵo [+]

LandoMaroko
SituoMarakeŝo
- koordinatoj31° 37′ 33″ N, 7° 59′ 21″ U (mapo)31.625971-7.989098Koordinatoj: 31° 37′ 33″ N, 7° 59′ 21″ U (mapo)

Ĝemaa el Fna (Maroko)
Ĝemaa el Fna (Maroko)
DEC
Map
Ĝemaa el Fna
Vikimedia Komunejo:  Jamaa El Fna [+]
vdr

La Placo de Ĝemaa el Fna (arabe جامع الفناء jâmi ʻ al-fanâ ʼ) estas la ĉefa placo kaj la plej fama loko de la urbo maroka de Marakeŝo. Ĝi kuŝas je malmultaj metroj de la Moskeo Kutubia, kaj tiel hegemonias ties minareto. Ĉirkaŭ la placo estas ankaŭ kelkaj moskeoj, ne tiom gravaj, kiuj kunutilas kun Kutubia.

Diversaj hipotezoj klopodas klarigi la devenon de la nomo de la placo; laŭ kelkaj ĝi signifas "asembleo de nuligo", ĉar estis la loko kie oni ekzekutis la deliktulojn; oni same sugestas, ke la aludo al "asembleo" aŭ "renkonto" estas makabra aludo al la fakto, ke oni elmontris tien la fortranĉitajn kapojn de la ekzekutitoj ĉirkaŭ la placo, kvazaŭ kunvenante. Malironie nuntempe estas ĉe la placo policejo kiu estas akuzata de torturejo de opoziciantoj. Aliaj teorioj indikas, ke, ĉar la vorto jâmiʻ signifas ankaŭ ĉefa moskeo, povus signifi "loko de la detruita moskeo", alude al la moskeo de almoravidoj kiu tre verŝajne estis tie.

La placo estas de grandega dimensio kaj estas ĉirkaŭata ĉiuflanke, escepte unu, de la medino plenplena de placbazaroj klasitaj laŭ ties ĉefa aktivado. En la bordoj de la placo setlis multaj kafejoj, kiel la fma kafejo Francio, kaj restaŭracioj ĉiukategoriaj, kiuj malfermas siajn terasojn al la spektaklo de la monumenta scenejo.

Placo Ĝemaa el Fna, parta vidaĵo.

Ĉio en Marakeŝo turnas ĉirkaŭ Ĝemaa el Fna. Miloj da personoj rendevuas tie kreante koloraron, kulturon kaj negocon. Rakontistoj, surstrataj instruistoj, serpentosorĉistoj, dancistoj, dentistoj kiuj eĉ reuzas uzitajn dentojn, vendistoj de sukoj, akrobatistoj, leterverkistoj, akvovendistoj... kaj senfina kvanto kaj kvalito de aktivuloj kaj diversaj personoj kuniĝas kaj plenplenigas kaj la placon kaj la apudajn stratetojn ĉefe je la alproksimiĝo de la nokto.

La surstrataj manĝovendejoj inondas nokte parton de la placo, lumigita de centoj de lumetoj kaj inondita de fumo kun multegaj diversaj odoroj.

Placo Ĝemaa el Fna, parta vidaĵo.

En 2001 Unesko nomumis Ĝemaa el Fna kiel Parola Monda heredaĵo de Unesko.

Kuriozaĵoj[redakti | redakti fonton]