Placo Charles-de-Gaulle
8-a 16-a 17-a Arond. Placo Charles-de-Gaulle
| |
---|---|
Triumfa Arko
| |
Situo | |
Arondismento(j) | 8-a arondismento, 16-a arondismento, 17-a arondismento, |
Kvartalo(j) | Champs-Élysées, Chaillot |
Morfologio | |
Longeco | 240 m |
Larĝeco | 240 m |
Historio | |
Kreado | 1670 |
Nomigo | 13-a de novembro 1970 |
Eksnomo(j) | Placo de la Stelo |
La placo Charles-de-Gaulle, antaŭe placo de l’Stelo (france, Étoile), situas en Parizo, ĉe la limo de pluraj arondismentoj. Ankoraŭ tre konata laŭ ĝia malnova nomo, ĝi oficiale estis nomita placon Charles-de-Gaulle post la morto de Charles de Gaulle, la 13an novembro 1970. Centre de ĉi tiu placo, staras la Triumfa Arko.
Ĉi tiu situo estas alirebla per stacio de metroo kaj RER : Charles de Gaulle - Étoile.
Priskribo
Dek-du grandaj rektaj avenuoj eliras de tiu placo kvazaŭ stelo, tiel la malnova nomo. Ekde la nordo kaj laŭ la direkto de hormontriloj:
- Avenuo de Wagram ekde la Dua Franca Imperio kaj antaŭe bulevardo de l'Stelo aŭ bulevardo Bezons
- Avenuo Hoche : avenuo de la Reĝino-Hortense sub la Dua Imperio kaj bulevardo Monceau antaŭe
- Avenuo de Friedland ekde la Dua Imperio kaj bulevardo Beaujon antaŭe. Ĝi prolongiĝas per bulevardo Haussmann
- Avenuo de la Elizeaj Kampoj (Champs-Élysées)
- Avenuo Marceau : avenuo Josefina sub la Dua Imperio
- Avenuo de Iéna
- Avenuo Kléber : avenuo de l' Reĝo-de-Roma sub la Dua Imperio kaj bulevardo de Passy antaŭe
- Avenuo Victor-Hugo : avenuo de Eylau sub la Dua Imperio kaj avenuo de Saint-Cloud antaŭe
- Avenue Foch : avenue du Bois (de Boulogne) sub la Tria Respubliko kaj avenuo de la Imperiestredzino (Eugénia de Montijo) sub la Dua Imperio
- Avenuo de l' Granda-Armeo ekde la Dua Imperio kaj avenuo de Neuilly antaŭe
- Avenuo Carnot : avenuo de Essling sub la Dua Imperio
- Avenuo Mac-Mahon : avenuo de Princo-Jérôme sub la Dua Imperio