Placo Elíptica

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

MMMetroMadridLogo.svg 06Madrid-MetroLinea6.svg 11Madrid-MetroLinea11.svg

Placo Elíptica aŭ en hispana Plaza Elíptica estas stacio de la linioj 6 kaj 11 de la Metroo de Madrido situanta sub la Placo Fernández Ladreda (kies antaŭa nomo estis Placo Elíptica) en la kvartalo de Abrantes (distrikto Carabanchel). Placo Elíptica iĝis unu el la ĉefaj stacioj de metroo kaj komunikadcentroj de la sudo de Madrido kaj de ties metropolita areo. Ĝis tiu alvenas la pasaĝeroj de la diversaj kvartaloj de Carabanchel kaj La Fortuna (Leganés) kiuj uzas la liniojn 11 kaj 6 devenaj el la tuta Madrido. Krome pro la stacio de aŭtobusoj interurbaj, havigas konekton kun la metroo al la loĝantoj de Getafe, Leganés, ParlaToledo kiuj laboras en la madrida ĉefurbo.

La stacio inaŭguriĝis en 1981 per plilongigo de la linio 6 de la Metroo ekde la stacio Pacífico al tiu de Oporto. Ekde la 16-a de novembro de 1998 ĝi utilas kiel konektejo inter la linioj 6 kaj 11 kiam oni inaŭguris la unuan eron de tiu laste menciita.

40°23′04″N 3°43′06″O  /  40.384506°N, 3.718329°O / 40.384506; 3.718329 (Placo Elíptica)