Placo Vendôme

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La kolono Vendôme (2005).

La placo Vendôme estas unu el la plej famaj placoj de Parizo, karakteriza de la franca klasicista periodo. Ĝi situas en la unua arondismento de la franca ĉefurbo, norde de la Tuileries. La arkitektura strukturo de la placo estis ellaborita de Jules Hardouin-Mansart, kiu kreis en 1699 rigoran urban planon, devigan por la proprietuloj de la konstruaĵoj. Plejmulto el la fasadoj de la placoj estas rigarditaj kiel "historiaj monumentoj" de la franca ŝtato. Centre de la placo troviĝas la kolono Vendôme.

La placo ricevis la nomon "Vendôme" ekde la 18-a jarcento, kaŭze de la Hotelo de Vendôme kiu stariĝis tie. Antaŭe, ĝi nomiĝis placo Ludoviko la Granda (t.e Ludoviko la 14-a) aŭ placo de la Konkeraĵoj. Ĝi estis plie renomita placo de la Pikoj dum la franca revolucio de 1789.

Eksteraj ligiloj