Placo de la Krucanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Placo de la Krucanoj
placo [+]

LandoĈeĥio

SituoPrago
- koordinatoj50° 5′ 10″ N, 14° 24′ 50″ O (mapo)50.086114.4139Koordinatoj: 50° 5′ 10″ N, 14° 24′ 50″ O (mapo)
Poŝtkodo110 00 [+]

Placo de la Krucanoj (Prago)
Placo de la Krucanoj (Prago)
DEC
Placo de la Krucanoj
Placo de la Krucanoj

Placo de la Krucanoj (Ĉeĥio)
Placo de la Krucanoj (Ĉeĥio)
DEC
Placo de la Krucanoj
Placo de la Krucanoj
Map
Placo de la Krucanoj
Vikimedia Komunejo:  Křižovnické náměstí (Prague) [+]
vdr
Frumatena vido al la ankoraŭ senhoma placo, kiu estos dum kelke da horoj plenigita de preterirantaj turistoj

Placo de la Krucanoj (ĉeĥe Křížovnické náměstí) apartenas al la plej malgrandaj placoj en Prago. Ĝi estas limigata per la fronto de l' preĝejo de la Savinto (13), la frubaroka preĝejo de Sta Francisko kaj la Malnovurba pontoturo (15), vera juvelo de ĉeĥa altgotiko el la epoko de Karolo la 4-a. La preĝejo de Sta Francisko, aparteninta al la ordeno de Kruckavaliroj, estis konstruita dum la dekjaro 1679-89 laŭ planoj de la franca baroka arkitekto-konstruisto Jean Baptiste Mathey. La pentraĵo de la kupolo, la "Lasta juĝo" estas verko de V. V. Reiner (1722-23). La okcidentan flankon de la preĝejo tuŝas la frubaroka sidejo de la generaloj de la Kruckavalira ordeno (1681-62), al kiu la dua etaĝo estis aldonita en 1846. Antaŭ la preĝejo staras monumento de Karolo IV, skulptaĵo de A. Hähnel el Dresden (1848). Maldekstre de la portalo staras vinkolono portanta la statuon de Sta Venceslao, verko de J. J. Bendel (1676).

Ĝi portas nomon laŭ monaĥejo de Kavalira ordeno de krucanoj kun ruĝa stelo.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.