Placo de la Vilaĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Placo de la Vilaĝo
placo [+]

LandoHispanio
SituoMadrido
- koordinatoj40° 24′ 55″ N, 3° 42′ 38″ U (mapo)40.41527778-3.71055556Koordinatoj: 40° 24′ 55″ N, 3° 42′ 38″ U (mapo)

Placo de la Vilaĝo (Madrido)
Placo de la Vilaĝo (Madrido)
DEC
Placo de la Vilaĝo
Placo de la Vilaĝo

Placo de la Vilaĝo (Hispanio)
Placo de la Vilaĝo (Hispanio)
DEC
Placo de la Vilaĝo
Placo de la Vilaĝo
Map
Placo de la Vilaĝo
Vikimedia Komunejo:  Plaza de la Villa, Madrid [+]
vdr
Placo de la Vilaĝo. Fone, la Domo de Cisneros

Placo de la Vilaĝo (hispane Plaza de la Villa) estas placo kiu troviĝas en la historia urbocentro de Madrido (Hispanio), apud la strato Mayor. En ĝi havas komencon tri etaj stratoj, kiuj korespondis al la antikva mezepoka dizajno de la urbo.

En ĝia ĉirkaŭaĵo troviĝas la ĉefaj fasadoj de tri konstruaĵoj arthistorie altvaloraj, konstruitaj en sinsekvaj jarcentoj. La plej antikva estas la Domo kaj Turo de la Lujanes (15-a jarcento), konstruita laŭ la gotik-mudeĥara stilo, kiu staras en la orienta flanko de la placo.

Laŭ antikveco ĝi estas sekvata de la Domo Cisneros (16-a jarcento), platereska palaco kiu fermas la sudan parton de la placo, kaj la Domo de la Vilaĝo (17-a jarcento), barokstila, unu el la sidejoj de la Madrida Urbodomo, situanta en la okcidenta parto de la placo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Placo de la Vilaĝo estis unu el la ĉefaj punktoj de la mezepoka Madrido, pro ĝia duonvoja situo inter la Pordo de Gvadalaĥaro kaj la de la Vega, du el la plej gravaj pordoj de la urbo dum Mezepoko.

Antikve ĝi estis konata kiel Plaza de San Salvador (Placo de la Sankta Savinto), pro la samnoma preĝejo kiu ekzistis en la strato Mayor, en kies portalo estis okazigitaj la sesioj de la Urbodomo, kaj nuntempe ĝi estas memorigata per memortabulo kiu troviĝas en la loko kie iam estis la preĝejo.

En la 15-a jarcento, la Placo de la Vilaĝo adoptis sian nunan nomon, koincidante kun la titolotorgado kiel Nobla kaj Lojala Vilaĝo ricevata de la reĝo Henriko la 4-a de Kastilio (1425-1474).