Placo de la Vogezoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
3-a/4-a Arond.
Paris street enseigne top.svg
Paris enseigne tl.gif
Paris enseigne tr.gif
Placo de la Vogezoj
Map pointer.svg
Paris plan wee green jms.jpg
Arondismento(j) 3-a / 4-a
Kvartalo(j) Marais
Eko
Fino
Longeco 108 m
Larĝeco 108 m (kvadrato)
Kreado 1605-1612
Nomigo 1848
Eksnomo(j) Reĝa Placo
Paris enseigne bl.gif
Paris enseigne br.gif
Fontano de la placo de la Vogezoj

La placo de la Vogezoj (aŭ franclingve place des Vosges) estas la plej malnova placo de Parizo. Ĝi situas en la 3-a kaj la 4-a arondismentoj de la franca ĉefurbo, kaj estas kutime rigardata kiel la centro de la kvartalo Marais.

Samnomajn placojn ankaŭ posedas la francaj urboj Épinal kaj Metz.

Historio[redakti | redakti fonton]

La placo de la Vogezoj estis desegnita de Clément Métezeau (kiu antaŭe kreis similan placon en Charleville-Mézières) kaj nomiĝis origine "Reĝa Placo" (Place Royale). Ĝi estis konstruita pro ordono de la reĝo Henriko la 4-a ekde 1605 ĝis 1612. Ĝi estis inaŭgurita en 1612, okaze de la fianĉiĝo de Ludoviko la 13-a kun Anna de Aŭstrio.

La placo estis renomita "placo de la Vogezoj" post la franca revolucio de 1848 kaj la eko de la Dua Respubliko. Oni elektis tiun nomon por honori la departementon Vosges, ĉar ĝis estis la unua departemento, kiu akceptis pagi la revolucian imposton en 1789.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉiudirekta vido de la placo[redakti | redakti fonton]

Panorama vidaĵo