Plagne BE

El Vikipedio, la libera enciklopedio
- La mallongigo BE en Plagne BE staras por la svisa Kantono Berno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Plagne.
Plagne
Blazono de Plagne
Blazono de Plagne
Blazono de Plagne
former municipality of Switzerland • vilaĝo
Kantono Berno
Administra distrikto Berna Ĵuraso
Malnova distrikto ĝis 2009 Courtelary
Geografia situo CH1903: 588504 / 226387 (mapo)47.1883333333337.2869444444444Koordinatoj: 47° 11′ N, 7° 17′ O; CH1903: 588504 / 226387 (mapo)
Nombro de loĝantoj 361
Areo 7,48 km²
Alteco 862 m super marnivelo
Poŝtkodo 2536
Komunumkodo 0440
Mapo de Plagne
Mapo de Plagne
Mapo de Plagne
vdr


Plagne (malnova germanlingva nomo: Plentsch) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Courtelary kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berna Ĵuraso en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 361 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

La unuan de januaro 2014 la vilaĝo Plagne kune kun la vilaĝo Vauffelin-Frinvilliers formas novan komunumon Sauge.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Plagne situas en la Berna Ĵuraso ĉe la sudorienta deklivo de la ĵurasa kresto de Mont Romont supre de la valo de Vauffelin, proksimume 5 kilometrojn sudoriente de la urbo Bielo. En sudokcidento la komunuma teritorio etendiĝas ĝis al la kruta deklivo de la ravino de la rivero Suze tra la ĵursa montoĉeno. La komunumo konsistas el la vilaĝo Plagne kaj la setlejoj Au Saraigne, Près de Sapin, Les Oeuches, Les Ferrières kaj Sur la Roche.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,48 km², de kiuj 61,6% estas kovritaj de arbaro, 33,7% servas por agrikulturo kaj 4,7% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Plagne limas en okcidento kaj nordo al Péry, en oriento al Romont, en sudo al Vauffelin, kaj en sudokcidento en unu punkto al Orvin.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Plagne situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo atingeblas per la flanka vojo n-ro 1327 de Bielo tra la valo de Vauffelin. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A16 situas 3 kilometrojn sudokcidente de la komunumo sude de Bielo. Per la poŝtaŭtolinio de Bielo al Romont la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Plagne datiĝas el la jaro 1311 kiel Blenn. Ĝis la Franca Revolucio de 1797 Plagne apartenis al la Senjorujo Erguel de la Princepiskopejo de Bazelo.[3] De 1797 ĝis 1815 Plagne kun la tuta iama Senjorujo Erguel apartenis al la Departemento Haut-Rhin de Francio kaj poste en 1815 per la Viena Kongreso estis atribuita al Kantono Berno.[4] Okaze de la fondiĝo de Kantono Ĵuraso la loĝantaro de la komunumo Plagne voĉdonis en la jaroj 1974 kaj 1976 dufoje favore al restado ĉe Kantono Berno.[5]

Konataj civitanoj[redakti | redakti fonton]

Plagne estas la origina loko de familio Grosjean, unu el ĝiaj membroj estas Mireille Grosjean, kunprezidantino de Svisa Esperanto-Societo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]