Plako (kabo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Plako (kabo) (Krimeo)
Plako (kabo) (Krimeo)
DMS
La kabo Plako vidata de okcidento
La palaco de princino Gagarina

Plako (aŭ la kabo Plako; ruse Плака, ukraine Плака, krime-tatare Plaka; la nomo tradukite el la helena signifas "plata") estas kabo sur la Suda bordo de Krimeo, situanta sudoriente de Aluŝto kaj nordoriente de Partenito. La kabo famas pro la vidindaĵoj, kiuj troviĝas sur ĝi. Ekde la jaro 1947 la kabo havas la statuson de "natur-monumento".

Geografio

La kabo prezentas rokan elstaraĵon ĉ. 50 metrojn altan kaj ĉ. 330 metrojn longan. Ĝi estas formita ĉefe de verda porfirito (magma petro) kun enmetitaj kristaloj de feldspatoj kaj estas kovrita de densaj argiloj kaj kalkoŝtonoj.

De sur la kabo oni povas vidi belan panoramon de Partenito kaj monto Ajudago oriente kaj de la monto Kastel - okcidente. Apud la kabo en la maro troviĝas grupeto de malgrandaj rokaj insuloj (la t.n. "Birdaj rokoj").

Vidindaĵoj

En mezepoko sur la kabo troviĝis eta fortikaĵo kaj lumturo (kiu donis la nomon al la proksima loĝloko Malomajako, kies krime-tatara nomo signifas "malgranda lumturo").

Komence de la 19a jarcento sur la kabo estis aranĝita bela parko ĉirkaŭ la domo de tiama gubernatoro A. Borozdin. Komence de la 20a jarcento ĉi tie estis konstruita palaco de princino Gagarina, kiu nun estas uzata kiel administracia konstruaĵo de la sanatorio "Karasan" kaj estas relative fama turista vidindaĵo. Krome, sur la kabo konserviĝis la restaĵoj de la familia kripto de princoj Gagarin kaj ilia familia preĝejo.

Eksteraj ligiloj