Sunsistemo
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Astronomio |
La Sunsistemo inkluzivas la Sunon, la Teron, sep aliajn planedojn, iliajn naturajn satelitojn kaj milionojn da aliaj objektoj: kvar preskaŭplanedojn, kiuj estas nova, kreskonta kategorio difinita unuafoje en 2006, kaj amason da asteroidoj, kometoj kaj malpli grandaj objektoj ĝis kosma polvo kaj plasmo interplaneda.
Enhavo |
[redakti] La estiĝo de la sunsistemo
La nuntempe plej kutima teorio pri la estiĝo de la sunsistemo baziĝas je la kanta nebularhipotezo, laŭ kiu la plej grandaj objektoj estiĝis ĉirkaŭ samtempe el rotacia nubego el gaso kaj polvo. La ideon pri pranubego formulis la germana filozofo Immanuel Kant en la jaro 1755 en sia verko Ĝenerala naturhistorio kaj teorio pri la ĉielo, sed nur en la lastaj jardekoj astronomoj pripensis ĝin denove.
Teamo de astronomoj uzante la Kosmoteleskopo Hubble spektis en la jaro 2000 planedon kiu klinas kun ĝia protoplaneda disko ambaŭ je 30°. La sama klino indikas ke la planedo formis el la disko. Ĝia stelo, Epsilon Eridani aĝas nur 800 milionoj da jaroj, signifante ke la ĉirkaŭa protoplaneda disko restas kaj povas esti observata. Ĝi foras el la Tero je nur 10.5 jarlumoj, facile videbla.[1]
Astronomo Alice Quill observis per la Hubble teleskopo tri proksimajn stelojn, Microscopii, Beta Pictoris kaj Fomalhaut; kaj iliajn ĉirkaŭajn protoplanedajn diskojn.[2]
[redakti] Pranubego
Laŭ nuntempaj opinioj moviĝis antaŭ ĉirkaŭ 4.6 miliardoj da jaroj[3] en la nuna loko de la sunsistemo kaj de la ĉirkaŭaj steloj vastega materia nubego ĉirkaŭ la galaksia centro.
La nubego diametris probable iom da lumjaroj.[4] konsistis je 99 % el la gasoj hidrogeno kaj heliumo, kaj el malgranda parto de mikrometraj polveroj konsistantaj el pezaj elementoj kaj kombinaĵoj kiel akvo, karbonaj monooksido kaj dioksido, aliaj karbonaj kombinaĵoj, amoniakaj kaj siliciaj kombinaĵoj.
La hidrogeno kaj la pli granda parto de la heliumo estiĝis jam ĉe la praeksplodo. La pezaj elementoj kaj kombinaĵoj kreiĝis ene de steloj kaj liberiĝis ĉe ties eksplodoj kiel stelpolvo. Partoj de la materia nubego kuntiriĝis pro la propra gravito kaj plidensiĝis. Kaŭzo de tio estis eble eksplodo de relative proksima supernovao, kies premondoj trairis la nubegon. Tiaj densiĝoj kreis verŝajne plurajn centojn aŭ eble milojn da steloj en stelamaso, kiu verŝajne post kelkaj centoj da milionoj da jaroj disiĝis al liberaj unuopaj aŭ duopaj steloj.
[redakti] Strukturo de la sunsistemo
[redakti] Planedoj kaj iliaj lunoj
[redakti] Estiĝo de la planedoj
En la restanta protoplaneda disko laŭ la ĝisnuna modelo la kuniĝo de polveroj estigis praplanederojn, la konstrueroj de planedoj. Tiuj kilometrojn grandaj strukturoj havis sufiĉe da maso por kuniĝi per sia gravito kun aliaj praplanederoj al pli grandaj objektoj.
La epoko de la estiĝo de montgrandaj praplanederoj, kaj tiel la komenco de la planedestiĝo estis trovitaj pro esploroj de iuj meteoritoj: ĝi okazis antaŭ 4,568 miliardoj da jaroj (kun malsekureco je 2 milionoj da jaroj).[5]
[redakti] La interna sunsistemo
[redakti] La ekstera sunsistemo
- Jupitero, kun la kvar ĉefaj lunoj Ioo, Eŭropo, Ganimedo kaj Kalisto; estas ankaŭ multaj, pli malgrandaj lunetoj (listo de jupiteraj lunoj)
- Saturno, kun la ĉefaj lunoj Mimaso, Encelado, Tetiso, Diono, Reo, Titano, Japeto kaj multaj pli malgrandaj lunetoj (listo de saturnaj lunoj)
- Urano, kun la ĉefaj lunoj Mirando, Arielo, Umbrielo, Titanjo, Oberono kaj multaj pli malgrandaj lunetoj (listo de uranaj lunoj)
- Neptuno, kun la ĉefa luno Tritono kaj pluraj pli malgrandaj lunetoj (listo de neptunaj lunoj)
[redakti] Preskaŭplanedoj kaj iliaj lunoj
La rezolucio (numero 5A, akceptita en Prago la 24-an de aŭgusto 2006) tekstas jene:
|
« (1) Planedo estas ĉiela korpo, kiu (a) estas en orbito ĉirkaŭ la Suno, (b) havas sufiĉan mason por ke ĝia propra gravito superu la fortojn de rigida korpo kaj ĝi tiel ricevu hidrostatike ekvilibran formon proksimume globan, kaj (c) balais la ĉirkaŭaĵon de sia orbito.
(2) Preskaŭplanedo (Nanoplanedo) estas ĉiela korpo, kiu (a) estas en orbito ĉirkaŭ la Suno, (b) havas sufiĉan mason por ke ĝia propra gravito superu la fortojn de rigida korpo kaj ĝi tiel ricevu hidrostatike ekvilibran formon proksimume globan, kaj (c) ne balais la ĉirkaŭaĵon de sia orbito, kaj (d) ne estas satelito. (3) Ĉiujn aliajn objektojn, escepte de satelitoj, orbitantajn la Sunon oni nomu kolektive malgrandaj sunsistemaj korpoj. » |
La punkto (c) de la difino de planedo kaŭzas, ke Plutono ne plu estu nomata planedo, dum ĝi ja plenumas la kondiĉojn de la grupo preskaŭplanedo. La nova kolektiva nomo de la tria grupo malgrandaj sunsistemaj korpoj evidente ne celas forpuŝi la jam ekzistantajn grupojn asteroido, kometo kaj aliaj, nur esti kolektiva nomo por ĉiuj astretoj (ĉiuj objektoj ekster la grupoj (1) kaj (2)).
La novaj difinoj koncernas nur nian sunsistemon. Mankas precizaj difinoj por eroj de similaj sistemoj ĉirkaŭ aliaj steloj.
Listo de preskaŭplandeoj kaj iliaj lunoj:
- Cereso
- Plutono, kun la ĉefluno Ĥarono kaj la lunetoj Nikso kaj Hidro
- Haŭmeo, kun la lunetoj Hiiako kaj Namako
- Makemako
- Eriso, kun la luneto Disnomio
[redakti] Malgrandaj sunsistemaj korpoj
Tiu ĉi kategorio inkluzivas planedetojn kaj kometojn. Ĝi ankaŭ inkluzivas la jenajn objektojn:
- Asteroidoj, inter kiuj Cereso (aliklasita kiel preskaŭplanedo en 2006), Vesto (ebla preskaŭplanedo), Palaso, Higio kaj Junono
- Kujperzonanoj: Hujo, Logoso (luno Zoeo), Ĥaoso, Radamanto, Deŭkalio, Borasiso (luno Pabuo), Teharonhiavako (luno Saviskero)
- Disdiskanoj: Ceto (luno Forciso), Tifono (luno Eĥidno)
- Grandaj trans-Neptunaj astroj (verŝajne preskaŭplanedoj): Orko (luno: Vanto), Iksiono, Varuno, Kvavaro (luno: Vejvoto), 2007 OR10, Sedno
[redakti] La sunsistemo kiel parto de la Lakta Vojo
La sunsistemo estas tre malgranda parto de nia galaksio la Lakta Vojo: La Suno estas unu el la plurcent miliardoj da steloj en la tuta galaksio. Ĝi troviĝas je distanco proksimume du trionoj de la centro al la rando. Lumo bezonas preskaŭ unu tagon por transiri nian sunsistemon. La sistemo havas aĝon de proksimume 4500 – 5000 milionoj da jaroj. Ĝi estas formita de la gravita disfalo de granda nubo de polvo kaj gaso, tia kia ekzistas inter steloj hodiaŭ.
La stabilecon de la sistemo kondiĉas la sungravito. La sunsistemo finiĝas tie, kie estas la limo de ĝia gravito. La radiuso de la sunsistemo estas ĉirkaŭ 100 000 AU (egala proksimume al 14 950 000 mln km).
Jam estas pruvoj, ke aliaj stelsistemoj ekzistas ĉe aliaj steloj en la Lakta Vojo kaj en aliaj galaksioj.
[redakti] Bibliografio
- Serge Brunier: Reise durch das Sonnensystem. (Vojaĝo tra la sunsistemo.), Westermann, Braunschweig 1994
- Pat Dasch: Icy worlds of the solar system. (Glaciaj mondoj de la sunsistemo.) Cambridge Univ. Press, Cambridge 2004, ISBN 0-521-64048-2
- Joachim Gürtler, Johann Dorschner: Das Sonnensystem. Wissenschaftliche Schriften zur Astronomie. (La sunsistemo. Sciencaj tekstoj pri astronomio.) Barth, Leipzig/Berlin/Heidelberg 1993, ISBN 3-335-00281-4
- C. H. Heller: Encounters with protostellar disks. I - Disk tilt and the nonzero solar obliquity, ApJ 408, 1993, S. 337
- P. Kroupa: The dynamical properties of stellar systems in the Galactic disc, MNRAS 277, 1995, S. 1507 PDF ĉe arXiv
- Glenn J. MacPherson: Oxygen in the solar system. (Oksigeno en la sunsistemo.) Mineralogical Society of America, Chantilly 2008, ISBN 978-0-939950-80-5
- Eugene F. Milone, William J. Wilson: Solar system astrophysics. (Sunsistemaj astrofiziko.) Springer, New York 2008, ISBN 978-0-387-73153-7
- Rüdiger Vaas, Thorsten Dambeck, Thomas Bürke, Peter Veit: Das neue Sonnensystem (La nova sunsistemo) (aŭskultlibro sur kd), marto 2007, Komplett Media, ISBN 3-8312-6180-6
[redakti] Referencoj
- ↑ ESA/NASA Hubble informejo (2006). "Hubble observoj konfirmas la teorion ke planedoj formas el diskoj ĉirkaŭ steloj"
- ↑ Jonathan Sherwood (2007). "Signo de Infanaj Planedoj Formantaj en Proksimaj Sunsistemoj"
- ↑ Fraser Cain, "Estiĝo de la Sunsistemo", http://www.universetoday.com/guide-to-space/the-solar-system/formation-of-the-solar-system/ Ĝeneral recenzo pri la temo de la formiĝo. (angle)
- ↑ Ann Zabludoff (Universitato de Arizona) (Printempo 2003). "Prelego 13: La Nebuloza Teorio de la origino de la Sunsistemo"
- ↑ Space Daily: Earliest Stage Of Planet Formation Dated
[redakti] Vidu ankaŭ
[redakti] Eksteraj ligiloj
- La naŭ planedoj.
- Informoj pri la sunsistemo
- Aktualaj datumoj pri la planedoj de la sunsistemo
- Vidaĵoj de la sunsistemo
- NASA: datumoj pri planedoj kaj fotaro
- La planeda sistemo
- Celestia: simulado de la spaco (OpenGL)
- Solar System Dynamics: interalie la plej novaj malkovroj de lunoj en la sunsistemo
- NASA: The Planets, Orbits and Physical Characteristics
- La sunsistemo facile klarigita por infanoj
- Grandeckomparo de diversaj ĉielaj objektoj
- Situo de la sunsistemo en la Lakta Vojo
- Virtuala vojaĝo tra la sunsistemo
- Wissen-News: la sunsistemo
- Perspektiva bildigo de la sunsistemo
- La historio de la sunsistemo (artikolo el GEOkompakt n° 21)
[redakti] Filmetoj
- Filmeto de alpha-Centauri pri la estiĝo de la sunsistemo (2000, BR-online)
- Filmeto de alpha-Centauri pri la demando ĉu ekzistas 10-a planedo (elsendo de la 21-a de januaro 2001 – antaŭ la malkovro de Sedno kaj Eriso)
|
||||||||||||||||||