Planeduma nebulozo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Planeduma nebulozo estas objekto kiu konsistas el gasa ŝelo, kiun depuŝis malnova stelo, kaj blanka nano en la centro, en kiun la stelo transformiĝis.

Planedumajn nebulozojn formas ruĝaj gigantoj kaj ruĝaj supergigantoj de maso 2,5 ... 8 de maso de suno. Planeduma nebulozo ekzistas nur dum kelkaj miloj de jaroj - tre malgranda daŭro laŭ astronomia temposkalo, kaj la daŭro estas tre malgranda ankaŭ en komparo kun vivdaŭro de la stelo, kiu estas milionoj de jaroj.

Planeduma nebulozo ne rilatas al planedoj, sed por la unua trovinto planeduma nebulozo ŝajnis simila al planedo kaj pro tio ricevis sian nomon.

Prozeco de formiĝo de planeduma nebulozo similas al formiĝo de supernovaa restaĵo, kun la ambaŭ procezoj pliriĉigas interstelan substancon per pezaj kemiaj elementoj (pli pezaj ol heliumo). La elementoj estas produktataj en stelo, kaj el stelo ili trairas en la nebulozon kaj poste en interstelan spacon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]