Planet Earth (televida serio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 10:02, 11 nov. 2013 farita de Seminario (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

Planet Earth (planedo Tero, en angla) estas televida serio de 2006 produktorita de la Naturhistoria Unuo de BBC. Ĝi estis farita dum kvin jaroj kaj estas la plej multekosta prinatura serio de dokumentaj filmoj iam farita de la BBC kaj ankaŭ la unua filmita per altdifina sistemo.[1] La serio estis kunproduktorita de la Discovery Channel kaj de NHK asocie kun la CBC kaj estis priskribita de ties farintoj kiel "la definitiva rigardo al la diverseco de nia planedo".

Planet Earth estis unuafoje elsendita en Granda Britio per la BBC One en marto de 2006 kaj premieriĝis post unu jaro en Usono per Discovery Channel. Junie de 2007, ĝi estis montrita en 130 landoj tutmonde.[2] La originala versio de BBC estis rakontita de David Attenborough kaj produktorita de Alastair Fothergill. Por Discovery, la ekzekuta produktoro estis Maureen Lemire, kun la voĉo de Sigourney Weaver anstataŭante tiun de Attenborough.

La serio enhavas dekunu epizodojn, el kiuj ĉiu montras tutmondan rigardon de diferenca biomohabitato sur la Tero. Fine de ĉiu 50-minuta epizodo, dek-minuta filmeto montras ripete scenojn pri la defioj aŭ filmado de la serio.

Notoj

  1. Slenske, Michael. "All Creatures Great, Small ...and Endangered", 'New York Times', 2007-03-18.
  2. Plentl, Stephanie. "Screen giants of Earth, the year's biggest film", 'The Daily Telegraph', 2007-06-04.

Bibliografio

Eksteraj ligiloj