Planetario de Jena

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Planetario de Jena
planetario
planetariomonumento [+]

LandoGermanio
RegionoThuringio
SituoJena
- koordinatoj50° 55′ 55″ N, 11° 35′ 13″ O (mapo)50.93180555555611.586888888889Koordinatoj: 50° 55′ 55″ N, 11° 35′ 13″ O (mapo)

Planetario de Jena (Turingio)
Planetario de Jena (Turingio)
DEC
Planetario de Jena
Planetario de Jena
Lokigo de Turingio en Germanio
Map
Planetario de Jena

Vikimedia Komunejo:  Planetarium Jena [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
La Zeiss-planetario en Jena, de 1926

La Zeiss-planetario troviĝas en la centro de Jena, Germanio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi inaŭguritis en la 18.7.1926 kaj estis hodiaŭ la plej malnova daŭre funkciinta stelteatrejo de la mondo. La unuaj ideoj je mekanika bildigo de planedaj orbitoj kaj vojoj venis de la munkena muzeestro Oskar von Miller. Inspirite de li la ĉefinĝeniero de la firmao Carl Zeiss Jena, Walther Bauersfeld, evoluigis planetarian ilon baziĝantan sur optomekanika projekciado (en 1919). Por provprojekcioj instalitis en 1924 modelo, kiu subite fascinis la homojn. Ĵurnalistoj entuziasme parolis kaj skribis pri "teknika miraklo de Jena" kaj miloj da homoj vizitis la etan kupolon sur la tegmento de la uzino Zeiss.

Poste Franz Dischiner konstruis kupolon de 25 metroj da diametro, kies betona pelvo havis nur ses centimetrojn da dikeco. La arkitekta buroo Schreiter & Schlag de Jena dezajnis relative modestan domon. Revolucia estis la projekcia sistemo, ilumini la planedojn de nia sunsistemo sur la interno de kupolo. La tutmonde unua planetario malfermitis en la 7.5.1925 en Munkeno, jam unu jaron poste venis la planetario en Jena.

Novaj teknikoj[redakti | redakti fonton]

Ekde 1984/85 la tekniko estas komputile stirita. La ofertoj daŭre estis plietendigitaj kaj oni intencas kontentigi ĉiujn gustojn, ĉar la vizitantaro estas internacia. Nur en la 1996-a jaro oni anstataŭis la faman projekciilon Zeiss Cosmorama per la pli forta Modelo VIII. En oktobro 2004 oni alkonstruis restoracion "Bauersfeld" kaj muntis laseran sistemon.

Oni prezentas ankaŭ (plu)klerigprogramojn, sed ĉefe muzik- kaj laserspektaklojn. Al ĉiuj ebligas tiaĵoj ekkoni la planedan mondon el tute novaj perspektivoj ĉiuokaze.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

Sparkassen-Kulturstiftung Hessen-Thüringen (eld.): Kulturelle Entdeckungen. Thüringen. Band 4, 2011, ISBN 978-3-7954-2501-2, p. 158-159

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Hejmpaĝo