Planta eburo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
per ĉizo prilaborita planta eburo kiel suveniro el Namibio
frukto de la planta eburo

Planta eburo, ankaŭ nomata Tagua, estas la semo de palmo, jam konata dum la antikva epoko. La latina botanika nomo de la palma specio estas Phytelephas macrocarpa, en Esperanto "planta eburo kun granda frukto". Palmoj de tiu specio aparte kreskas en Ekvadoro, sed ankaŭ en Panamo, Kolombio, Brazilo kaj Peruo. Ili preferas humidajn lokojn kaj kreskas ĝis alteco de 1800 metroj super la marnivelo. La palmaj folioj, kiuj longas proksimume 6 metrojn kaj larĝas ĝis 1 metron, bone taŭgas por tegi tegmentojn, kaj el la foliaj fibroj produkteblas ŝnuroj kaj balailoj. La floraro de la pli malofta vira planto estas simpla spadiko kun floroj proksimaj unu al la alia, kiuj post sia plena malfermo povas disvastigi intensan odoron tra la arbaro. La inaj plantoj produktas ĉiujare proksimume 20 fruktojn en la grandeco de homa kapo, kiuj pendas rekte ĉe la palma trunko kaj nur rikolteblas per hako de forta tranĉilo. La fruktoj havas plurajn ĉambrojn kaj, en pulpo, entenas po frukto plurajn dekojn da nuksoj, kiuj povas atingi la grandon de kokina ovo.

Post la rikolto, la nuksoj ankoraŭ molas kaj enhavas trinkeblan likvaĵon, kiu acidetas iom kompareble al vino. La nuksoj elektitaj por plua prilaboro plurajn monatojn estas sekigataj per sunradioj. Pli kaj pli ili solidiĝas, ĝis fine ili atingas firmecon kompareblan al osto. Sub bruna-nigra ekstera haŭto nun ekzistas blankeca materialo, simila al eburo, kiun eblas segi, ĉizi, poluri kaj ankaŭ farbigi. Ĝi estas mirige rezista kontraŭ batado aŭ frotado. Se ĝi sen la haŭto estas pli longan tempon eksponata al sunradioj, ĝi iom plimalheliĝas. Per hejtado en fajro eblas al la surfaco doni helbrunan koloron kun iom marmoreca strukturo.

La indiĝenoj en la regionoj, kie kreskas la Tagua-palmo, jam ekde multaj generacioj produktas diversajn dekorajn kaj praktikajn aĵojn el ĝi - ekzemple juvelojn, kombilojn aŭ segilojn. Pro la interkontinenta komerco la planta eburo ankaŭ konatiĝis en Eŭropo kaj Azio. Dum proksimume du jarcentoj la plantaj nuksoj estis bonvena anstataŭigo de eburo, kiu protekte al la afrikaj elefantoj ne plu rajtas esti komercata. El planta eburo produktiĝis butonoj, ŝakaj figuroj, ludkuboj, pipaj kapoj, infanaj ludiloj kaj multo plia. Famiĝis ankaŭ japanaj miniaturaj ĉizaĵoj nomataj „Netsuke“. Dum la 1920-aj jaroj la produktaĵoj de varoj el planta eburo atingis sian kulminon; tunoj de la materialo transportiĝis al Eŭropo kaj en fabrikoj produktiĝis aparte butonoj el ĝi. Post la Dua Mondmilito la uzo de la materialo rapide malkreskis, ĉar pli malmulte kostaj plastaj materialoj anstataŭigis ĝin.

Dum la 1960-aj kaj 1980-aj jaroj la natura materialo kadre de ekologiaj movadoj replipopulariĝis. Povraj kolektistoj de planta eburo estis kuraĝigitaj fondi kooperativojn, artaj konkursoj pri la ĉizado de figuroj kaj juveloj subtenis talentajn ĉizistojn kaj levis la artan metion de prilaboro de planta eburo al internacie agnoskita nivelo. Kontraŭe al la uzo de eburo, kies populareco gvidis al drasta malmultiĝo de la elefantoj, la populareco de la Tagua-nukso rekte subtenas la konservon de tropika praarbaro kaj ankaŭ de la bestaroj tie vivanta. Dum la kolekto de la nuksoj la palmoj restas nedifektitaj, kaj male eĉ estas aparte flegitaj, por ke la postkreskanta rikoltaĵo estu abunda. Tie, kie la planta eburo iĝis konvinka ekonomia faktoro por la indiĝenoj, ili forte kontraŭas industriajn penojn malpliigi la tropikan praarbaron.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]