Plantoziĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Plantoziĝo estas videbla kiel malklareco en la nordorienta parto de Kaspio. Foto el kosmo.
Plantoza rivereto
Kiel plantoziĝo laboras en estuaro (de Ĉirkaŭaĵa Egida Agentejo)

Plantoziĝo de lando aŭ akvo (en lago, rivero, rezervujo, maro) estadas kaŭzata per la malpligrandiĝo de diverseco de ekologia sistemo per troa kvanto de kemiaj nutraĵoj, kutime per kombinaĵoj enhavantaj nitrogenonfosforon. Plantoziĝo estas ofte rezulto de nutraĵa poluado se akvo kun sterkoj de agrikulturo enfluas en naturajn akvojn, kvankam ĝi povas okazi ankaŭ nature en lokoj en kiuj nutraĵoj akumulas aŭ kie ili kontinue enfluas en la sistemon. Plantoziĝo ĝenerale estas ega kreskado de plantoj kaj malpligrandiĝo de biologia diverseco per venko de iuj certaj specoj super la aliaj, kaj estas verŝajna kaŭzo de malpligrandiĝo de la akva kvalito. En akva ĉirkaŭaĵo, troa kresko de akvaj plantoj aŭ fotosinteza planktono ĝenas normalan funkciadon de la ekologia sistemo kaj kaŭzas diversajn problemojn. Ankaŭ homa socio estas influata: plantoziĝo malpligrandigas la resursan valoron de riveroj kaj lagoj por uzo de la akvo, fiŝkaptado, ĉasado kaj ripozo.

Sano-rilatantaj problemoj povas okazi tie kie plantoza akvo estas uzata por trinkado.

Plantoziĝo estas agnoskata kiel polua problemo en eŭropaj kaj nordamerikaj lagoj kaj rezervujoj ekde mezo de la 20-a jarcento.

Vidu ankaŭ