Plantu-por-nia-planedo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emblemo de Plant-for-the-Planet

Plantu por nia planedo, angle Plant-for-the-Planet, estas lernejana movado, kiu celas krei ĉe infanoj kaj plenkreskuloj konscion pri la klimata ŝanĝo kaj pri tutmonda justeco. Ĝi celas aktive kontraŭbatali la klimatan ŝanĝon per plantado de arboj. La movadon iniciatis en 2007 Felix Finkbeiner (tiam naŭjara lernanto) kun subteno de lia patro Frithjof Finkbeiner (unu el la iniciatintoj de la movado Tutmonda Marshall-Plano) en suda Germanio. La unua arbo plantiĝis la 28-an de marto 2007. En novembro 2016, la nombro de la plantitaj arboj jam atingis 14,2 miliardojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]