Plasto
Plasto estas moldebla, formebla materialo, produktita nature aŭ sinteze el polimeroj. La unuan naturan plaston (celuloidon) produktis John Wesley Hyatt usona presisto en la dua duono de la 19-a jarcento, el nitrocelulozo (moligita per plantaj oleoj kaj kamforo). La unua sintezita plasto estis la bakelito, produktaĵo el fenolo kaj formaldehido en 1909, fare de Leo Hendrik Baekeland.
Ekzemplo: Sinteza rezino.