Plataneca acero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Plataneca acero
folioj
folioj
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Subklaso: Rozedoj Rosidae
Ordo: Sapindaloj Sapindales
Familio: Sapindacoj Sapindaceae
Genro: Acero Acer
Specio: A. platanoides
Acer platanoides
L.
Natura disvastiĝo
Natura disvastiĝo
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg
Acer platanoides
Plataneca acero: branĉetoj kun floroj, flugilhavaj fruktoj, burĝonaj kaj junaj folioj. La detaloj estas montritaj laŭ diversaj stadioj de kreskado: la floroj aperas antaŭ ol la folioj plene kreskis, la fruktoj nur post kelkaj monatoj.

Plataneca acero [1] (Acer platanoides) estas specio de acero, kiu kreskas indiĝene en orienta kaj meza Eŭropo kaj sudokcidenta Azio. Ĝi estas falfolia arbo, 20 ĝis 30 metrojn alta, kun trunko eĉ 1.5 metrojn dika. La krono de plataneca acero estas larĝa, rondforma, kaj la ŝelo grize bruna kun ne profundaj sulketoj.

La ŝosoj de tiu palearktisa specio estas komence verdaj, sed baldaŭ iĝas pale brunaj; la vintraj burĝonoj estas ruĝe brunaj. La folioj estas duope kontraŭsidaj, mane kvinlobaj, 7–14 centimetrojn longaj kaj 8–20 cm (iam eĉ 25 cm) larĝaj. Ĉiu lobo havas unu ĝis tri flankajn dentojn, sed alie la randoj estas senangulaj. La folia tigeto normale estas flava, iam oranĝe ruĝa. Aŭtune la folioj povas iĝi hele koloraj, flavaj ĝis oranĝaj, antaŭ ol ili falas.

La Esperanta nomo[redakti | redakti fonton]

Regas iom da konfuzo pri la esperanta nomo de Acer platanoides: oni trovas la nomojn plataneca acero, norvega acero kaj platanacero, eble aliajn. Ekzistas tamen ankaŭ Eŭropa arbospeco kun simileta scienca nomo Acer pseudoplatanus, kiun PIV nomas platanacero, sed aliaj fontoj sikomora aceromonta acero. Plataneca acero redonas plej bone la signifon de la scienca nomo, kaj tial havas certan utilon kiel unuavica esperantigo de la specinomo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002, p.45