Platforma pseŭdomuelejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tutbrika platforma muelejo 't Slot, Gouda (Nederlando), julio 2004

Platforma pseŭdomuelejo estas pseŭdomuelejo kiu devas esti sufiĉe alta, por ke la vento libere trafu la alojn en loko kun multe da obstakloj. Ĉirkaŭ la pseŭdomuelejo oni konstruis platformon por funciigi ĝin. Ekde ĉi tiu platformo la "muelisto" turnas la ĉapon de la pseŭdomuelejo al la ventdirekto kaj surmetas la velojn. Pro tio platforma pseŭdomuelejo ankaŭ estas 'ĉapturnulo'.

Pro la konstruo malsupre estas granda spaco por eniri kun ĉevalo kaj ĉaro aŭ aŭtomobilo La soklo de platforma muelejo plejofte estas el brikoj, ekde la platformo supren ofte estas ligna konstruo.

Platformaj pseŭdomuelejoj plej ofte estas olemuelejojsenbranigaj muelejoj.