Platonismo de Gregorio de Nyssa

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kiel oni scias la Patroj de la Eklezio, kaj ne nur, multe utiligis la grekan (kaj ĝenerale tiun de la kojna zono), filozofion por doni ankaŭ sciencan kaj intelektule komunikigan aspektojn al Kristanismo. Tiu tendenco daŭris ankaŭ dum mezepoko, kiel oni povas vidi en la fruktodona kunlaborado de ideoj de Aristotelo kaj de Tomaso de Akvino, se citi kompreneblan ekzemplon.

Nun per platonismo de Gregorio de Nyssa volas kontribue respondi al demando ĉu la la greka filozofio deviigis kristanismon el sia natura kurso? Aŭ ĝin, male, fekundigis, favorante la naskiĝon de la grandioza arkitekturo de la okcidenta, kaj mezorienta, penso? Ĉu kristanismo nur ricevis aŭ ĉu ankaŭ doni? La temo estas tiu rilatanta homan animon.

Kiel sciate ĉe fakuloj, platonismo renkontis la kristanan penson ankaŭ, kaj en eminenta maniero, en la pensado de Gregorio de Nyssa. Ĉu la du, pritraktante la homan animon, tute konverĝas aŭ substance diverĝas? Kiel eksplikas Enrico Peroli (vidu bibliografion), docento pri “Historio de la morala filozofio”, komuna estas la horizonto al kiu sin etendiĝas platonismo kaj kristanismo: la ideo pri filozofio kiel stilistiko de la ekzisto, kiel praktiko kiu puŝas al la konvertiĝo. Ene de tiu dinamiko kuŝas la dialogo Timeo de Platono, teksto kiu disvastigas neanstataŭeblan heredaĵon al la kristanaro: ”La koncepto pri filozofio kiel vojo kiu enkondukas la homon al la homoiosis theoj, al la similiĝo al dio, kiu konstituas la fundus (substraton) stabilan el kiu ĉerpos la filozofia tradicio sinsekva, jen pagana jen kristana.

  • Sed se komuna estas la celo de la filozofio (kune kun la senmorteco de la animo), la modalecoj per kiuj ĝin akiri fosas decidan diferencon: por la novplatonismo la [[ilumino] estas frukto de la dia intelekto; sed estas la enkarniĝo de la Difilo la tipo de la kristana vojo per kiu la dia saĝo produktas la iluminon kaj la liberigon de la intelekto. Dum laŭ Platono trans la sensebla mondo “ekzistas inteligenta medio kiu ne estas subjektigita al la tempeco kaj al kiu apartenas origine la animo”, laŭ Gregorio la animo ne forfuĝas el la tempeco. Eĉ, male, en la streĉo al la konvertiĝo, ĝi spertas sian radikan senpovon, tiun kondiĉon al kiu Gregorio provizas la bildon de la “abismo”.
  • Aperas, en la du konceptoj pri la animo, radikala ontologia diverĝo, signita, en la kristana kampo, per dialektiko “rezulte necerta” kaj drama, inter volo kaj povo. La nesufiĉeco de la kreitulo, nome la nekapablo de la animo atingi tion al kio ĝi aspiras, konsistas en manko de potestas (povo) ne en difekto de la voluntas (volo) (kiu tamen povas akrigi la distancon). Kiel rimarkigis Hannah Arendt, “en Dio povo kaj volo koincidas, la separado estas la signo de la kreituleco. Do. la netrankvileco de la animo fariĝas kondiĉo, ne difekto, kiu neniam forlasas la homon.
  • Se kiel diris sankta Aŭgustino de Hipono, “feliĉa estas kiu posedas Dion”, tia appetitus (dezirego), kiu konstante tendencigas la homon al Dio, ve re neniam sin konturas en habere (posedi), ne sin solidigas en posedo, sed male albordiĝas al senfina procezo, al “senfina ascendo al Dio senfina”. Do, neniam kvietiĝas en la serĉado.

Ĉu nur Platono riĉigis Gregorion (= kristanismon) aŭ ĉu ankaŭ Gregorio de Nyssa (= kristanismo) perfektigis Platonismon?

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Enrico Peroli, La trasparenza dell’io e l’abisso dell’anima. Sul rapporto tra platonismo e cristianesimo, Morcelliana (Breŝo – Italio), 2013.
  • Enciclopedia Filosofica, centro di Studi filosofici di Gallarate (Lombardio - Italio), voĉo “animo”, vol. 1.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]